Werner Jaeger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Werner Jaeger
Werner Jaeger, filologo; litografio de Max Liebermann (1915)
Werner Jaeger, filologo; litografio de Max Liebermann (1915)
Persona informo
Naskonomo Werner Wilhelm Jaeger
Naskiĝo 30-an de julio 1888 (1888-07-30)
en Lobberich
Morto 19-an de oktobro 1961 (1961-10-19) (73-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco GermanioUsono
Alma mater Universitato de Marburg • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Humboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto • helenisto • filozofo
vdr

Werner Wilhelm JAEGER (naskiĝinta la 30-an de julio 1888 en Nettetal-Lobberich, mortinta la 19-an de oktobro 1961 en Kembriĝo) estis germana klasika filologo. Lia patro estis fabrikestro; Jaeger nuptis en 1914 Dora Dammholz (tri infanoj) kaj en 1931 Ruth Heinitz (unu infano). Li estis reprezentanto de la t.n. Tria humanismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam dum gimnaziaj jaroj Jaeger interesiĝis pri antikvaj aŭtoroj kaj (religi)filozofio. Memstareco intelektuala li konserviĝis ankaŭ kiel studento en Marburg (somersemestro 1907) kaj Berlino (vintrosemestro 1907 ĝis somersemestro 1911): sekve li frekventis nur malmultajn seminariojn. Influadis lin la filologoj Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff, Hermann Diels, Eduard Norden, Johannes Vahlen kaj la filozofo Adolf Lasson. Kun disertaĵo li publikgis sian unuan libron, Studien zur Entstehungsgeschichte der Metaphysik des Aristoteles (1912). Post pli ol kvar jardekoj estis li la unua studento Berline kiu doktoriĝis sub laŭdegoj. La menciita libro iĝis fundamenta por la neliteratura aspekto de Aristotelo. Tiam Jaeger komisiitis pri eldono de la eklezia patro Gregorio de Nyssa kaj li pasigis ĉ. du jarojn en Italujo, ĉefe en Romo por studi la manuskriptojn. Paralele li profitis de tio ankaŭ por antenaŭtigo de la habilitiĝaĵo Nemesius von Emesa. Quellenforschungen zum Neŭplatonismus und seinen Anfängen bei Poseidonios (1914), gravega kontribuaĵo por studo de helenisma filozofio. En junio 1913 li habilitiĝis Berline.

Dum la unua semestro privatdocentece li vokiĝis kiel eksterorda profesoro al la Universitato de Bazelo: la tri tieajn semestroj li ĉiam bone memoris. Ekde la vintra semestro 1915 li estis kiel orda profesoro en Kilo kie li prelegis ses jarojn kiel kolego de Felix Jacoby kaj antaŭenigis du aliajn laboraĵojn kiuj tuj post la transpreno de la berlina katedro estis maturaj je publikiĝo. En la aĝo de 33 jaroj li iĝis en 1921 posteŭlo de Wilamowitz kie atendis lin ankaŭ multaj administradaj taskoj; en 1924 li elektitis akademiano. Tuj eblis eldoni dogmatikan-polemikan verkon de Gregoro de Nyssa, Contra Eunomium (I 1921, II 1922) kion sekvis Aristoteles. Grundlegung einer Geschichte seiner Entwicklung (1923). La subtitolo montris la novajn aspektojn de priaristotela esplorado. Detale kritikate ĝi furoris dum la sekvintaj 50 jaroj inter la fakularo. Ankaŭ de eksterlande venis ŝatesprimoj kja honoroj: Jaeger nombriĝis inter la unuaj kiuj post 1919 reserĉis kontaktojn kun la kultura vivo de iamaj militkontraŭuloj.

Post la potencakiro de la nazioj li decidis transloĝiĝi Usonon. Prelegserio pri Demosteno (Sather-profesoro ĉe Universitato Stanford) estis veniginta lin jam en 1935 por unu semestro Kalifornion kaj en 1936 li vokiĝis fare de Universitato de Ĉikago en 1936. En 1939 Jaeger ekprofesoris ĉe Universitato Harvard. Tie eblis fari kompletan eldonon de verkoj de Gregoro de Nyssa. Inter junaj kolegoj li kolektigis kunlaborantojn kiuj transprenis efike eldonistajn laborojn. En Germanujo mem laboris ekde 1945 samcele lia disĉiplo Hermann Langerbeck.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Jaeger okupigis tre la unueco de uesta kulturo pere de la antikva heredaĵo. Dum la berlinaj jaroj pli kaj pli gravis la en Grekujo mem kuŝantaj fortoj, kiuj tra la Romia Imperio inflis ankaŭ aliajn kulturojn. La greka interpreto de la eco de homoj disde la moroj ĝis la komunuma vivo sekvis la prelegaron de Jaeger daŭre. Lia orientiĝo pri tiu ĉi centra demando estis la sukcesstrategio de Jaeger kion helpis ankaŭ reviga prezentokapablo. Li krome ekde 1926 ĉiun duan jaron venigis je fakkongresoj samideanoj, unue en Vajmaro, poste en Naumburg (Saale). Pere de la gazeto "Gnomon" estiĝis nova recenza organo de scienca nivelo. Subteno de tiaj cirkloj ankaŭ venis por la societo Gesellschaft für antike Kultur; tie Jaeger vicestris kaj krome li eldonistis ĉe "Die Antike" (1925-36), gazeto kiu peris al klerita publiko informojn pri artistaj kaj kulturaj kreaĵoj de malnovaj grekoj kaj romianoj.

Jaeger eldonigis la unuajn verkojn de siaj disĉiploj en la serio "Neŭe Philologische Untersuchungen". Tiomo da taskoj prokrastis la eldonon de verkoj pri liaj propraj interpretoj de helena kulturo. La unua volumo de Paideia, Die Formung des griechischen Menschen aperis en 1934; la volumoj II kaj III faritis poste en Usono en 1943 kaj 1944.

El liaj usonaj eldonlaboroj menciindas ankaŭ la Sather-prelegojn Demosthenes, The Origin and Growth of his Policy (1938). Krome Diokles von Karystus. Die griechische Medizin und die Schule des Aristoteles (1938), fruktoj de studegoj pri historio de medicino kiam Jaeger estis ĉefresponsulo de la kolekto Corpus Medicorum Graecorum en Berlino. Poste eldonitis The Theology of the Early Greek Philosophers (1947), gravega laboraĵo ekvilibriganta antropocentran vidon de helena kulturo ĉe Paideia kaj religiaj elementoj kiuj ankaŭ ĉiam tre fundamentis por Jaeger. Neniam ĉesis lia interesego pri docentado. Regula prelego, enhavosimila al Paideia allogis multajn studentojn estante parto de al ĝenerala edukprogramo de Harvard. Krome Jaeger apogis, ĉefe dummilite, ulojn kiuj sukcesis nur fini la unuan parton de siaj studoj. Lia docentado finiĝis en la aĝo de 72 jaroj.

Honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • membro de multaj akademioj
  • honoraj doktorecoj (i.a. je Manchester 1926, Cambridge 1932, Harvard 1936, Tübingen 1958)
  • ordeno Pour le mérite (pacrilata klaso)
  • gimnazio kaj multfunkcia halo en lia naskiĝurbo nomitis por li

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Two Rediscovered Works of Ancient Christian Literature: Gregory of Nyssa and Macarius, 1954
  • Aristotelis Metaphysica (ed., Oxford Classical Texts), 1957
  • Early Christianity and Greek Paideia, 1961
  • Gregor von Nyssas Lehre vom Heiligen Geist, 1965 (postmorte)
  • Humanistische Reden und Vorträge, 1937
  • Scripta Minora, 1960
  • Five Essays, 1966

Fonto[redakti | redakti fonton]

Solmsen, Friedrich, "Jaeger, Werner" Ĉe: Neue Deutsche Biographie 10 (1974), p. 280-281 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]