Hermann Diels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Diels
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1848 (1848-05-18)
en Wiesbaden-Biebrich
Morto 4-an de junio 1922 (1922-06-04) (74-jaraĝa)
en Dahlem
Tombo Dahlem Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Alma mater Bonna universitatoHumboldt-Universitato en Berlino
Familio
Infanoj Ludwig DielsOtto Diels • Paul Diels
Okupo
Okupo historiisto de tekniko • klasika filologo • universitata instruisto • historiisto pri filozofio • gimnazia instruisto • klasikisto • historiisto
vdr

Hermann Alexander DIELS (naskiĝinta la 18-an de majo 1848 en Biebrich, mortinta la 4-an de junio 1922 en Berlino) estis germana filologo klasika. En 1873 li nuptis Bertha Dübell kiu naskis tri filojn. Inter ili estis Paul Diels, profesoro pri slavistiko en Munkeno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de fervojadminstranto li studis en Berlino kaj Bonn kaj doktoriĝis en 1870 ĉe Hermann Usener post defendo de disertaĵo pri Galeno. Kun li restis bonaj kontaktoj ankaŭ postuniversitate; la samo validis por la kunstudintoj Carl Robert, Georg Kaibel, August Fritze kaj Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff. Pro financaj kialoj Diels devis unue instruisti gimnazie; la lasta deĵorloko lerneja estis Johanneum en Hamburgo.

Nur en la 1881-jaro li vokitis je la Prusia Akademio de Sciencoj. En 1882 li fariĝis eksterorda,en 1886 orda profesoro. Ĝismorte li deĵoris ĉe la berlina universitato.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Liaj multaj kaj ĉiam diligente faritaj laboraĵoj fundamentis por multaj fakbranĉoj: antaŭ ĉio gravis esploroj liaj pri antikvaj medicino kaj filozofio. Krom koncerne la publikigon de Corpus medicorum Graecorum kaj de aliaj antikvaj tekstoj li ege engaĝiĝis en la eldonado de la 26-a voluma aristotel-komenta kolekto Commentaria in Aristotelem Graeca, post kiam li mem iĝis fama en 1879 danke al la premiita verko Griechische Doxographie. La verkoj Fragmente der Vorsokratiker (oka eldono en 1956 fare de W. Kranz) kaj Vorträge über antike Technik (tria eldono en 1924) konatigis lin multloke. Li estis malferma por ĉiaj demandoj de intelektuala respektive politika vivo kaj modelis por multaj studentoj. Private li estis sinretenema kaj modesta persono gajnante respekton ĉe multaj kaj li honoritis de maleksterlandaj kaj eksterlandaj akademioj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Franke, Peter Robert, "Diels, Hermann" ĉe: Neue Deutsche Biographie 3 (1957), p. 646-647 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]