Johann Wilhelm Ludwig Gleim
Johann Wilhelm Ludwig Gleim | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Johann Wilhelm Ludwig Gleim | ||
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1719 en Ermsleben | |
Morto | 18-an de februaro 1803 (83-jara) en Halberstadt | |
Lingvoj | germana [#] | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio [#] | |
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Gefratoj | Mathias Leberecht Caspar Gleim [#] | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto • poeto-juristo [#] | |
Aktiva en | Halberstadt [#] | |
En TTT | Oficiala retejo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
La germana poeto Johann Wilhelm Ludwig GLEIM [johan vilhelm ludvig glajm] naskiĝis la 2-an de aprilo 1719 en Ermsleben. Li mortis la 18-an de februaro 1803 en Halberstadt.
Li studis juron kaj filozofion en Halle (Saale), poste laboris kiel instruisto kaj kiel sekretario por diversaj nobeluloj. Ekde la jaro 1747 li plene dediĉis sin al la verkado. La verkaro de Gleim ĉefe konsistas el anakreoneska liriko, gloranta ekz. la vinon, la amon, la amikecon, la naturon kaj la poezion mem.
Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- Versuch in scherzhaften Liedern (3 partoj, 1744-1749)
- Romanzen (1756)
- Fabeln (fabloj, 2 vol., 1756-1757)
- Preußische Kriegslieder … von einem Grenadier (1758)
- Lieder nach dem Anakreon (1766)
- Gedichte nach den Minnesingern (1773)