Liet Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liet Internacia
muzikfestivalo • muzika konkurso
Komenco 2002 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Liet International, en Esperanto Liet Internacia (antaŭe Liet Ynternasjonaal kaj Liet-Lávlut - en la jaro 2006 la konkursnomo ricevis la etendon Lávlut) estas eŭropa kantokonkurso kaj evento de kantoj kantitaj en minoritataj lingvoj. La evento estas kromprodukto de la frislingva talento-konkurso Liet. Tiu komenciĝis en 2002 por doni podion al muzikgrupoj kantantaj en minoritataj lingvoj. La evento estas televide spektebla tra tuta Eŭropo pere de regionaj televidkanaloj por minoritataj lingvoj kiel ekzemple TV Eŭska, TV Frislanda, TV Trenta kaj BBC TV Skotlando. Eblas ankaŭ spekti la festivalon rete. La konkurso profitas de la patronecon de la Konsilio de Eŭropo[1].

Celo[redakti | redakti fonton]

Liet International prezentas sin kiel alternativon al la Eŭrovido-Kantokonkurso. Kanti en la angla estas malpermesata[2].

Liet International ĉiujare multe altiras la atenton de amaskomunikiloj, de la BBC ĝis Al Ĝazira - kaj estas unu el la plej grandaj eventoj por la antaŭenigo de minoritataj lingvoj.

La celo de la festivalo estas evoluigi intereson pri tiuj lingvoj precipe inter gejunuloj.

Internacia festivalo[redakti | redakti fonton]

La aranĝoj en la jaroj 2002-2004 inkluzivis nur tiel nomatajn 'sennaciajn lingvojn' en la kantokonkurso, do minoritatajn lingvojn, kiuj ne estis naciaj lingvoj en neniu lando. Ĉi tiuj lingvoj inkluzivis la samean, la frisan kaj kimran.

La festivalo estis nuligita en 2015, sed ankaŭ en 2016 la festivalo ne okazis pro organizaj kaj financaj problemoj [3] kaj en 2021 por la kronvirusa pandemio.

En 2022 la festivalo okazos en la dana urbeto Tønder.

Gajnintoj[redakti | redakti fonton]

Ĵurio juĝas la kantojn kaj donas al ili poentojn laŭ ilia takso. La gajninto estas la regiono kiu ricevas la plej multajn poentojn de la ĵurio.

La unuan eldonon gajnis la kataluna bando Pomada. Ili plej impresis la ĵurion per la kataluna kanto En pere galleri. En 2003 kanto en la samea lingvo venkis samkiel en 2004, 2006, 2009 kaj 2017.

Gajnintoj de iuj muzikaj konkursoj por certaj lingvoj aŭ lingvaj grupoj aŭtomate kvalifikas kiel partoprenantoj en Liet International. Tiuj konkursoj funkcias kiel elektofazoj por la internacia konkurso, kaj inkluzivas la premiojn:

  • Liet (okcidentfrisa)
  • Plej Bona Kanta Premio (Premium al Meyor Cantar, Asturio)
  • Samea Grandpremio (Sameio)
  • SUNS (minoritataj lingvoj de Italio kaj la Alpa regiono)
  • Laulun Laulut (minoritataj lingvoj el la nordiaj kaj baltaj regionoj, 2007)
  • We Úr (keltaj kaj skotaj lingvoj, 2008-2009)
  • Liet Corsica (Korsiko, 2012)

Statuso de minoritaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La kantoj devas esti kantataj en la propra, minoritata lingvo.

Kiam La Sveda Oficejo por Malpli Uzitaj Lingvoj, SWEBLUL, transprenis en 2006, la koncepto estis vastigita por inkluzivi ĉiujn 'agnoskitajn minoritatajn lingvojn en Eŭropo'. Ĉiuj muzikstiloj kaj naciecoj estas allasataj, sed la postulo estas ke la artistoj kantu en regiona lingvominoritata lingvo, almenaŭ en la senco de regionaj lingvoj laŭ la normaro kadre de Eŭropa Unio.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La efiko de Liet Internacia kaj la famo de la partoprenantaj artistoj tamen restas sufiĉe konfidencaj en la internacia muzika mondo[4].

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kontraŭe al la Eurovision of Minorities Languages[5] (unua eldono en 2022) en kiu gajnis Kjara kun kanto en Esperanto, ne estas tute klara kial la organizantoj ne allasas muzikbandojn kiuj kantas en planlingvoj kiel Esperanto, ĉar iele Esperanto povas esti rigardata kiel minoritata lingvo, ĉar ankaŭ ĝi ne estas oficiala ŝtata lingvo kun propra teritorio, sen ekonomio kaj sen armeo[6] kvankam ne en la senco de regionaj lingvoj laŭ la normaro kadre de Eŭropa Unio[7] t.e lingvo()j kiu(j) diferencas de la oficiala(j) lingvo(j) de antaŭfiksita ŝtato, kaj estas tradicie uzataj ene de parto aŭ regiono de tiu ŝtato fare de grupo de ĝiaj ŝtatanoj kiu estas pli malgranda ol la cetero de la loĝantaro (minoritato)[8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) «Regional and Minority Languages in Europe Low German, Dutch Low Saxon, and Frisian» arkivo, Universitato Carl von Ossietzky en Oldenburg, 11a de Decembro 2014.
  2. (en) Retejo de Liet International arkivo
  3. (nl) Liet International naar Noorwegen.
  4. (en) Roya Nikkhah, «Sami, Frisian and Udmurt – the obscure languages of Europe's 'minority' song contest [archive]», The Telegraph, la 20-an de novembro 2011
  5. Eŭrovido de la minoritataj lingvoj estas reta kantkonkurso specife por kantoj en regionaj dialektoj aŭ lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvoj tra la mondo.
  6. (en) Prelego de Ida Stria pri identeco de Esperanto-parolantoj kaj kontestataj lingvoj, Universitato de Amsterdamo (2021).
  7. (eo) Federico Gobbo, Ŝanco por Esperanto en minoritata Eŭrovido, Libera Folio, la 22-an de novembro 2022.
  8. (en) Briefing, Regional and minority languages in the European Union (PDF), Eŭropa Parlamento, 2016, paĝo 3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Minoritata lingvo -> LIET Internacia

Riddu Riđđu (festivalo por indiĝenoj, ne sole por sameoj)

Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Oficiala retejo de LIET International

(eo) LIET Internacia - alternativa Eurosong-festivalo, Esperanta Naturamikaro

(en) Finalistoj de la Eurovision Minorities Languages 2022