Kadra konvencio por la protekto de naciaj malplimultoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
KdE-membrostatoj subskribintaj kaj ratifintaj la konvencion malhelverde, membroŝtatoj ankoraŭ ne ratifintaj ĝin helverde, restas blanke la membroŝtatoj Francio kaj Turkio kiuj ne subskribis kaj grize nemembroŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo

La kadra konvencio por la protekto de naciaj malplimultoj de la Konsilio de Eŭropo fiksas principojn pri la protekto de naciaj malplimultoj en la publika vivo, kaj difinas tiucelajn individuajn kaj grupajn rajtojn. La konvencio interkonsentiĝis la 1-an de februaro 1995 kaj ekvalidis la 1-an de februaro 1998.

Ĝi "estas la unua laŭleĝe deviga multŝtata jura instrumento en Eŭropo, kiu dediĉiĝas al la protekto de naciaj malplimultoj ĝenerale. Ĝia celo estas protekti la ekziston de naciaj malplimultoj en la respektivaj teritorioj de la kontraktaj ŝtatoj".[1] Laŭ la stato de junio 2016 la plena teksto de la konvencio en la retejo de la Konsilio de Eŭropo haveblas en 37 lingvoj, inter alie en la samea kaj la taliŝa.[2] Ĝis la jaro 2009 formale ratifis ĝin sume 39 eŭropaj ŝtatoj.

La Kadra Konvencio estis redaktita kadre de la Konsilio de Eŭropo, subskribita la 1-an de februaro 1995 en Strasburgo kaj ĝenerale ekvalidis post ratifo fare de la parlamentoj de 12 membroŝtatoj la 1-an de februaro 1998.

Sekcio I (artikoloj 1 ĝis 3) donas al ĉiu membro de nacia malplimulto la rajton elekti esti traktata kiel membro de nacia malplimulto aŭ ne (artikolo 3). La klariga raporto de la konvencio specifigas ke tio ne signifas ke individuo povas elekti membrecon en iu ajn nacia malplimulto libere, sed ke nur ekzistas la rajto de malplimultano elekti ĉu traktiĝi kiel malplimulto aŭ kiel ĉiuj civitanoj.

Sekcio II (artikoloj 4 ĝis 19) establas la rajton de ĉiu persono apartenanta al nacia malplimulto je libereco de pacema kunvenado kaj al libereco de grupiĝo (artikolo 7), je libereco de esprimo kaj libereco de penso, konscienco kaj religio kaj al aliro al la amaskomunikiloj.

Plue fiksiĝas rajtoj pri la uzo de lingvo, pri edukado kaj la translima kunlaboro kaj tiel plu.

Pri la efektivigo de la konvencio atentas la Komitato de Ministroj de la Konsilio de Eŭropo (artikolo 24).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]