Komitato de Ministroj de la Konsilio de Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komitato de Ministroj de la Konsilio de Eŭropo
organizaĵo
Retejo Oficiala retejo
vdr
malgraŭ la dosieronomo la flago ankaŭ reprezentas la Konsilion de Eŭropo
malgraŭ la dosieronomo la flago ankaŭ reprezentas la Konsilion de Eŭropo

La Komitato de Ministroj de la Konsilio de Eŭropo (france Comité des ministres du Conseil de l'Europe, angle Committee of Ministers of the Council of Europe), ofte pli mallonge nur nomata la Komitato de Ministroj (france Comité des ministres, angle Committee of Ministers) estas la decida organo de la Konsilio de Eŭropo. Ĝi konsistas el la ministroj pri eksteraj rilatoj de ĉiuj membroŝtatoj, aŭ iliaj permanentaj diplomatiaj reprezentantoj en Strasburgo. Ĝi estas kaj registara organo, kie naciaj aliroj al problemoj alfrontantaj la eŭropan socion povas esti diskutataj sur egala bazo, kaj kolektiva forumo, kie tuteŭropaj respondoj al tiaj defioj estas forĝataj. Kunlabore kun la Parlamenta Asembleo la Komitato de Ministro estas la gardisto de la fundamentaj valoroj de Konsilio de Eŭropo, kaj atente observas ĉu la politiko de la membroŝtatoj konformas al la tuteŭrope vortumitaj principoj.