Grekismo
Grekismo aŭ helenismo estas vorto aŭ esprimo kiu devenas el la greka lingvo kaj estas uzata en aliaj lingvoj. La majoritato de la eŭropaj lingvoj enhavas grandan kvanton de helenismoj, multaj el ili estas vortoj moderne stampitaj el radikoj de la klasika greka.
En Esperanto, la grekismoj estas kutime sciencaj kaj teknikaj terminoj, same kiel en multaj aliaj lingvoj. Kelkaj grekismoj estis tradukitaj de la romianoj al ilia lingvo, la latino, kaj tiele transigitaj el tiu al aliaj lingvoj; tiele ili estas samtempe kaj grekismoj kaj latinismoj. Kelkaj grekismoj en Esperanto estas atomo, muziko, melodio, harmonio, fiziko, pentagramo (kvinpinta stelo, ne konfuzu kun notliniaro, diagramo, teorio, tezo, eŭforio, alegorio, polemiko (el milito), etiko, estetiko, politiko, ekonomio, demokratio, strategio, taktiko, temo, terapio ktp
Krome multaj vortoj, ĉefe terminoj estas kunmetaĵoj el grekaj radikoj kiuj funkcias kiel prefiksoj aŭ sufiksoj kiel hidro, mikro (malgranda), makro (granda), logio, grafio, patio, fono, bio, tele, psiko, teo, geo, gramo, hema, meta. Kelkaj el ili for de la kunmetaĵoj povas kolizii kontraŭ esperantlingvaj vortoj de aliaj signifoj kiel fono, gramo aŭ teo. Ofte oni mencias la vorton "kaj", kiu funkcias same en la greka, sed ankaŭ en aliaj lingvoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bergua Cavero, J., Los helenismos del español, Madrid (Gredos) 2004