Pentagramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
klasika pentagramo, kun kontinuaj linioj de unu pinto al alia, kaj konvene se ĉirkaŭata de cirklo

La neologisma vorto pentagramo, nomita per grekaj vorteroj πέντε pénte „kvin“ kaj γραμμή grammē „linio, streko“, do kune πεντάγραμμος pentágrammos „per kvin linioj",

kutime rilatas al la simpla geometria formo kvinpinta stelo, baze sen konsidero kion unuopa bildo simboligu.

Rilate al la Eŭropa mezepoko, kiu serĉis magiajn simbolojn de alĥemio kaj de magio ĝenerale, informas la aparta artikolo pentaklo (ankaŭ nomebla pentakolo aŭ pentalfo laŭ la kuntekstoj).

Tiu bildo aperas ekzemple en la Flago de Maroko.