Centro por la Greka Lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centro por la Greka Lingvo
Κέντρο Ελληνικής Γλώσσας
lingvoreguliganto
Komenco 1992 vd
Lando(j) Grekio vd
Sidejo Tesaloniko
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Centro por la Greka Lingvo (greke Κέντρον Ελληνικής Γλώσσας) estas kultura kaj eduka organizaĵo kiu celas antaŭenigi la lingvon kaj kulturon de Grekio. Ĝi estis fondita en 1994. La centro estas bazita en Tesaloniko, kaj ankaŭ havas oficejon en Ateno. La Centro por la greka lingvo agas kiel kunordiganta, konsila kaj strategia organo de la greka Ministerio de Edukado pri aferoj de lingva edukado kaj lingvopolitiko. Ties funkcioj inkluzivas provizado de materialoj kaj subteno por homoj lernantaj la grekan kiel fremda lingvo [1]. Ĝi estas ligita al la Aristotela Universitato de Tesaloniko.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La celoj de la organizaĵo implikas [2]:

  • plifortigi la nacian identecon de la greka diasporo;
  • la organizaĵo de la instruado de la greka al eksterlandanoj en Grekio kaj eksterlande.

Krome, la Centro por la Greka Lingvo estas la oficiala emisianto de oficialaj atestiloj pri la kono de la moderngreka.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2020) Educating Greek Americans: Historical Perspectives and Contemporary Pathways. Springer Nature, p. 140–. ISBN 978-3-030-39827-9.
  2. Ιστορικό. Arkivita el la originalo je 2019-12-06. Alirita 2015-10-26.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]