Otras inquisiciones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otras inquisiciones
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jorge Luis Borges
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1952
Ĝenro eseo
vdr
Jorge Luis Borges.

Otras inquisiciones (Aliaj inkvizicioj) estas libro, nome kolekto de eseoj, de la argentina verkisto Jorge Luis Borges. Ĝi estis publikigita la unuan fojon en 1952.[1]​ Tiu libro konsistas en malgranda antologio de artikoloj de Borges en kiu li dediĉas sin al pensado kaj debato, depende de la artikolo, ĉefe pri aliaj aŭtoroj, ĉefe klasikaj, pri la tempo kaj pri kelkaj legendoj.

Otras inquisiciones estas la libro kiu plej bone montras la preferojn de Borges. La relegado de Pascal, Coleridge, Quevedo, Nathaniel Hawthorne, Wilde, Kafka, kaj de multaj aliaj verkistoj, montras sian legemon kaj surprizas pro sia originala percepto de la realo. Penetrinta en labirintoj, Borges ekskursas tra diversaj epizodoj de la historio de la civilizo, la antaŭvido de la estonteco, la eterneco, la memmortigo kaj la elaĉeto, la senfino, la kabalisma legado de la Sanktaj Skribaĵoj, la nomoj de Dio, la infero, la panteismo, la legendo de Budho, la heroeco, en la diversaj filozofioj kaj literaturoj. Per kritika spirito li analizas la multajn paradoksojn de la universo, la nerealo de la mio, la nekonsistemo de la tempo, la naturo de la revoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La enhavo de la unua eldono de Otras inquisiciones estas listigita jene:[2]

  • La muralla y los libros
  • La esfera de Pascal
  • La flor de Coleridge
  • El sueño de Coleridge
  • El tiempo y J. W. Dunne
  • La Creación y P. H. Gosse
  • Las alarmas del doctor Américo Castro
  • Nuestro pobre individualismo
  • Quevedo
  • Magias parciales del Quijote
  • Nathaniel Hawthorne
  • Valéry como símbolo
  • El enigma de Edward Fitzgerald
  • Sobre Oscar Wilde
  • Sobre Chesterton
  • El primer Wells
  • El "Biathanatos"
  • Pascal
  • El idioma analítico de John Wilkins
  • Kafka y sus precursores
  • Del culto de los libros
  • El ruiseñor de Keats
  • El espejo de los enigmas
  • Dos libros
  • Anotación al 23 de agosto de 1944
  • Sobre el "Vathek" de William Beckford
  • Sobre "The Purple Land"
  • De alguien a nadie
  • Formas de una leyenda
  • De las alegorías a las novelas
  • Nota sobre (hacia) Bernard Shaw
  • Historia de los ecos de un nombre
  • El pudor de la historia
  • Nueva refutación del tiempo
  • Sobre los clásicos
  • Epílogo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jorge Luis Borges. Otras Inquisiciones. 160 p. Bonaero, Sur, 1952.
  2. Annick Louis & Florian Ziche. Bibliografía cronológica de la obra de Jorge Luis Borges. Borges Center. Universidad de Pittsburgh.