Pepe Fernández

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pepe Fernández
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1928 (1928-12-16)
Morto 14-an de julio 2006 (2006-07-14) (77-jaraĝa)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Ŝtataneco Argentino vd
Profesio
Okupo fotisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José María FERNÁNDEZ (Bonaero, Argentino, 16-a de decembro 1928 - Parizo, Francio, 14-a de julio 2006), plej konata kiel Pepe Fernández, estis argentina verkisto, pianisto kaj fotografo kiu loĝis en Francio el la 1960-aj jaroj.[1]

Li ekkarieris kiel pianisto, sed ŝanĝis al fotografio. En aŭgusto 1954 li ekiris al Parizo kun Silvina Ocampo kaj Adolfo Bioy Casares, tie atendis lin Leda Valladares kaj María Elena Walsh kiu dediĉis al li sian faman kanton Zamba para Pepe- ia himno por la amikaj elmigrintoj-, Julio Cortázar kaj Lalo Schifrin. Poste Nadia Boulanger en 1966.

Li revenis al Bonaero en 1956, laboris en Eldonejo Abril kiel eldonisto de fotonoveloj kaj revenis al Francio en 1963 kie li setlis definitive. Li iĝis ĵurnalisto por kino kaj sportoj, kaj ofta fotisto de argentinanoj en Parizo. Li estis korespondanto de Editorial Atlántida.

Jorge Luis Borges fotita en Parizo de Pepe Fernández.
María Elena Walsh de Pepe Fernández, al kiu ŝi dediĉis la Zamba para Pepe.

Li faris fotojn de Astor Piazzolla, Pablo Neruda, Julio Cortázar, Mikis Theodorakis, Manuel Mujica Lainez, Guillermo Vilas, Osvaldo Piazza, Carlos Monzón, Jorge Luis Borges, Jairo, Paul Newman, Julie Christie, Rubén Juárez, Ernesto Sabato, Susana Rinaldi, Horacio Salgán, Italo Calvino kaj aliaj. Li ekspoziciis en Parizo, Novjorko kaj Bonaero.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Arkivigite je 2018-01-04 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de Januaro 2018.