El Hogar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Hogar
revuo
Komenco 1904 vd
vdr

El Hogar (La Hejmo) estis argentina revuo, fondita en 1904 de Alberto M. Haynes kaj eldonita de la Eldonejo Haynes.

Ĝi estis pionira ĉar eligis argentinan revuon el la enlandaj limoj al la internacia disvastigo. El Hogar estis unu el ĉefaj ĉiusemajnaj gazetoj presitajn en Bonaero; estis ankaŭ publikaĵo farita de argentinoj, kiu diskonigis argentinajn aŭtorojn, literaturon kaj sciaron. Elstarigis la tradiciojn (por ekzemplo de gaŭĉoj), arton, folkloron, historion, kaj ĉiutagajn uzojn kaj aferojn, la heroojn de la nacieco (por ekzemplo José de San MartínManuel Belgrano).

El Hogar kontribuis al disvastigo de la argentina literaturo, elstarante la literaturan pasintecon malfermante siajn paĝojn al la ĉefaj argentinaj pensuloj, kiel Enrique Méndez Calzada, Eduardo González Lanuza, Manuel Mujica Láinez, José Quesada, Ernesto Mario Barreda, Horacio Quiroga, Conrado Nalé Roxlo, Julio Aramburu, Jorge Luis Borges, Roberto Arlt, César Tiempo kaj aliaj. Inter 1936 kaj 1939 Borges estis zorge de la fako Libroj kaĵ eksterlandaj aŭtoroj de la revuo, sed plie kunlaboris en ĝi inter 1935 kaj 1958.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jorge Luis Borges. Borges en el hogar. Emecé. ISBN 950-04-2099-6