Manuel Mujica Láinez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manuel Mujica Láinez

Manuel Mujica Láinez [manŭEL' muĤIka LAines] (Bonaero 1910, Kordobo 1984) estis argentina verkisto, artokritikisto, biografisto kaj ĵurnalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 11an septembro 1910 en Bonaero de gravula kaj aristokrata deveno; li estis filo de Manuel Mujica Farías kaj Lucía Laínez Varela. La patra avo Eleuterio Santos Mujica kaj Covarrubias, prafilo de la bonaera fondinto Juan de Garay transdonis al li amon por naskiĝtero kaj la patrina avo, Bernabé Laínez Cane, literaturemon.

En 1923 la familio vojaĝis al Eŭropo kaj la junulo edukiĝis dum du jaroj en Parizo. Lia unua romano, dediĉita al la patro, estis skribita france kaj titoliĝis Louis XVII. Li finis mezlernejon en Nacia Lernejo San Isidro. En 1928 eniris en Jura Altlernejo, kion forlasis du jarojn poste. En 1932 ekredaktoris en ĵurnalo La Nación (La Nacio), en kies paĝoj emeritiĝos. Li geedziĝis en 1936 kun Ana de Alvear Ortiz Basualdo.

Emeritiĝonta kiel artokritikisto kaj kolumnisto en ĵurnalo La Nación, li aĉetis bienon en kordobaj montaroj kien li eskapis ofte el bonaeraj memdevigoj por atingi trankvilecon kaj verki. Finfine en 1969 la verkisto kaj lia familio translokiĝis al Cruz Chica (Kruceto), Kordobo, al "El Paraíso" (La Paradizo), antikva domego hispankolonia, ĉirkaŭata de parko.

Li estis elektita en 1956 membro de Beletra Argentina Akademio kaj en 1959 ano de Argentina Belarta Akademio. Li atingis multajn literaturajn premiojn, inter ili la Granda Honora Premio de SADE en 1955 pro ties romano La casa (La domo), la Literatura Nacia Premio en 1963 pro ties romano Bomarzo kaj la franca Honora Legio. Li kunhavis kun Ginastero la premion Pulitzer al opero Bomarzo. Kelkajn semajnojn post lia morto, li estis nomumita grava bonaera civitano.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Samjare de sia geedziĝo (1936) li publikigis Glosas castellanas (Kastiliaj komentoj), esearo ĉefe pri Don Kiĥoto. Du jarojn poste publikigas Don Galaz de Buenos Aires. Poste aperis la biografio de lia praulo Miguel Cané (Patro) en 1942, kaj Aniceto el Gallo (A, la koko, 1943) kaj Anastasio el Pollo (A, la kokido, 1947), biografioj de verkistoj Hilario Ascasubi kaj Estanislao del Campo respektive. En 1949 li publikigas rakontaron Aquí vivieron (Ĉi tie ili loĝis) pri kamparbieno en San Isidro. Lia dua rakontaro Misteriosa Buenos Aires (Mistera Bonaero) etosas en argentina ĉefurbo ekde ties fondiĝo, per miksado de realaj homoj kun fikciaj roluloj. Poste sekvis serio da libroj pri la tiama bonaera socio, de dekadenca tono: Los ídolos (La idoloj), La casa (La domo), Los viajeros (La vojaĝantoj), Invitados en El Paraíso (Invititoj en La Paradizo).

Per Bomarzo (1962) la verkisto ekas serion da fantaziaj kaj erudiciaj verkoj en maniero de historia romano. Tiu ĉi temas pri historio pri la itala renesanco rakontata de mortinto Pier Francesco Orsini, nobla ĝibulo kiu nomigis la famajn kaj bizarajn italajn ĝardenojn de Bomarzo. En tiu romano aperas kronigo de Karolo la 1a, la batalo de Lepanto, la maldecaj kutimoj de papoj kaj tiamaj gravuloj kaj ponardaj aŭ pokalaj krimoj. La romano iĝis premiota opero kaj famiĝis tutmonde per muziko de Alberto Ginastera kaj teksto de Mujica mem. Premieriĝis en Vasingtono en 1976 kaj estis malpermesata en la tiama diktatora Argentinio.

El Unicornio (La unukornulo) mediiĝas en mezepoka Francio trobadora; ĉefrolulo estas feino Melusina, viktimo de malbeno pro kio ŝi ricevas ĉiusabate serpentokorpon kaj vespertoflugilojn. Tiuj atestas la okazaĵojn de krucmilitoj kaj la okazintaĵojn de Luzinjana idaro ĝis konkero jerusalema farita de Saladino. Poste aperas Crónicas reales kaj De milagros y melancolías.

Dum la "emerita" epoko aperas Cecil, alia historia romano ĉefrolulata de Ginés de Silva, la junulo kiu aperas sube en pentraĵo La enterigo de grafo de Orgaz de la Greko, kiu tenas kandelegon kaj rigardas la rigardontojn; laŭ kelkaj historiistoj temas pri la filo de la pentristo. La romano montras la tiaman Hispanion (epoko de Filipo la 2a), ties brilon kaj mizeron antaŭ la elveturo de la ĉefrolo al Ameriko. Tiu diras esti filo de fama "elstara frotlavistino" rolulo cervantesa kaj nevo de la kavaliro de mano surbrusta (alia pentraĵo de la Greko) kaj tiele prezentas alaijn historiajn rolojn kiel Lope de VegaInca Garcilaso, Fray Martín de Porres kaj Juan Espera-en-Dios (Johano diatendanto), la vaganta judo kiu aperas en ĉiuj el la kvar verkoj Bomarzo, El unicornio, El escarabajo kaj tiu ĉi.

Aliaj verkoj estas El viaje de los siete demonios (La veturado de la sep diabloj), Sergio, Los cisnes (La cignoj), El brazalete (La brakringo), El Gran Teatro (La granda teatro) kaj Un novelista en el Museo del Prado (Romanisto en la muzeo de Prado).

Li publikigis ankoraŭ novan historian romanon El escarabajo (La skarabo), pri egipta ringo kio estas rakontisto de la historioj de ĝiaj posedintoj ekde reĝino Nefertari ĝis nordamerika milionulino, tra unu el la murdintoj de Julio Cezaro aŭ Mikelanĝelo inter aliaj.

Graveco kaj signifo[redakti | redakti fonton]

La proza stilo de Manuel Mujica Láinez estas flua kaj kulturega, iom arkaika kaj trobelecisma. Li malakceptas komunegajn vortojn, sed ne uzas nekonatajn. Lerte li rekreas historiajn etosojn danke al inteligenta inventemo, talenta priskribarto kaj artokritikista lernado. La aŭtoro iom allogita de esotera idearo kredis sincere je reenkarniĝo kaj pro tio konfesis verki por temposkapi. Tiu ĉi estas la kerna temo de plej parto de lia verkaro, kio tiom ofte trasaltas ne nur jararojn kaj jarcentojn sed eĉ ankaŭ jarmilojn, kiel ekzemple en La skarabo: tiu skaraboforma ringo rakontas ĉion kion ĝi vidas dum jarmiloj ĝis nuntempo same kiel farus homo, kiu vere travivus jarmilojn.

Resume oni povus diri, ke en lia verkaro estas du temoj: la argentina (La casa, Los viajeros, Invitados en El Paraíso, El Gran Teatro) kaj la historiaj romanoj (Bomarzo, El unicornio, El laberinto y El escarabajo). Li same ĝuis la romanojn kiel la rakontarojn. Kutime oni diras, ke lia plej grava verko estas Bomarzo. Liaj verkoj estis tradukitaj al pli da 15 lingvoj. Li faris ankaŭ tradukojn de la Sonetoj de William Shakespeare kaj de teatraĵoj de Racine, Molière kaj Marivaux.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Glosas castellanas (1936)
  • Don Galaz de Buenos Aires (1938)
  • Miguel Cané (padre) (1942)
  • Canto a Buenos Aires -poemas- (1943)
  • Estampas de Buenos Aires (1946)
  • Aquí vivieron (1949)
  • Misteriosa Buenos Aires (1950)
  • El hombrecito del azulejo
  • Los ídolos (1952)
  • La casa (1954)
  • Los viajeros (1955)
  • Invitados en el paraíso (1957)
  • Bomarzo (1962)
  • El unicornio (1965)
  • Crónicas reales (1967)
  • De milagros y de melancolías (1969)
  • Narciso
  • Cecil (1972)
  • El viaje de los siete demonios (1974)
  • Sergio (1976)
  • Los cisnes (1977)
  • El brazalete (1981)
  • El escarabajo (1982)
  • Cuentos inéditos (1993)
  • Un artista
  • Ángeles de Manucho