Silvina Bullrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silvina Bullrich
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1915 (1915-10-04)
en Bonaero
Morto 2-an de julio 1990 (1990-07-02) (74-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj hispanafranca vd
Ŝtataneco Argentino vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistotradukistoscenaristo vd
Laborkampo literaturotraduko • translation from French • translation into Spanish • kina scenverkado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Silvina BULLRICH (Bonaero, Argentino, 4a de oktobro 1915 - Ĝenevo, Svisio, 2a de julio 1990). Ŝi estis fama argentina romanisto, tradukisto, ĵurnalisto kaj scenaristino. Aŭtoro de furorlibroj, ŝi estis unu el plej vendistinoj de sia epoko. Ŝi apartenis al grupo de argentinaj verkistinoj de la generacio de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kiel Marta Lynch kaj Beatriz Guido, kiuj ĝuis el famo kiu poste dekadencis kaj iliaj verkoj ĉesis esti legataj.[1]

Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi aliĝis al la franca kulturo pere de Zola, Balzac, Flaubert, Corneille kaj Racine kaj ŝi estis unu el la sekvantinoj de Simone de Beauvoir. Ŝi instruis francan literaturon en la Nacia Universitato La Plata. Tradukis nombrajn librojn el la franca kaj eĉ verkis en tiu lingvo la teatraĵon Les Ombres (la ombroj).

En 1945 ŝi kunlaboris kun Jorge Luis Borges en kolekto de tekstoj kiu nomiĝis El compadrito. Ŝi estis tre amikino de Manuel Mujica Láinez kiu posrtis ŝin al la etoso de Borges, Adolfo Bioy Casares, Estela Canto kaj aliaj tiamaj verkistoj.

En 1961 ŝi ricevis la unuan Municipan Premion pro Un momento muy largo kaj El hechicero; en 1972, la duan Nacian Premion al la imagopova prozo de la jartriopo 1969-1971.

Dum jaroj ŝi estis unua en listo de furorlibroj (Los burgueses, de la eldonejo Sudamericana, vendis 60.000 ekzemplerojn). Ŝiaj libroj estis tradukitaj al diversaj lingvoj. Tradukis verkojn de Graham Greene, Simone de Beauvoir, Béatrix Beck kaj Louis Jouvet inter aliaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La kritikistoj dividas ilin en du tendencojn:

Intimismo feminista
  • Bodas de cristal (1951);
  • Teléfono ocupado (1956);
  • Mañana digo basta (1968)
  • Te acordarás de Taormina (1975)
Socipolitikaj aferoj
  • Los burgueses (1964);
  • Los salvadores de la patria (1965);
  • La creciente (1967);
  • Será justicia (1976).
Kronologie
  • Variaciones (poezio)
  • Calles de Buenos Aires (unua romano) (1938)
  • Saloma (1940)
  • La redoma del primer ángel (1943)
  • La tercera versión (1944)
  • Historia de un silencio (1949)
  • Bodas de Cristal (1951)
  • Teléfono Ocupado (1956)
  • Mientras los demás viven (1958)
  • El hechicero (1961)
  • Un momento muy largo (1961) (la tri lastaj verkoj kunformos poste la libron Tres novelas)
  • Los Burgueses (1964)
  • Los salvadores de la patria (1965)
  • Los monstruos sagrados (1971- la tri lastaj verkoj kunformas trilogion)
  • Carta a un joven cuentista (1968)
  • Mañana digo basta (1968)
  • Los despiadados (1978)
  • La aventura interior (1969)
  • Carta abierta a los hijos (1969- ensayo)
  • Entre mis veinte y mis treinta años (1970)
  • Su excelencia envió el informe (1974)
  • Te acordarás de Taormina (1975)
  • El mundo que yo ví (1970 - kolekto de veturartikoloj publikigitaj en La Nación kaj en aliaj amaskomunikiloj laŭlonge de ŝia vivo)
  • Reunión de directorio (1977)
  • Mis memorias (1980)
  • Novelas escogidas
  • La Argentina contradictoria
  • El calor humano (1970)
  • El hombre con historia
  • Mal don (1973)
  • Los pasajeros del jardín (1971)
  • Todos los hombres son mortales
  • La creciente (1967)
  • Historias inmorales (1965)
  • La mujer postergada (1982)
  • Escándalo Bancario (1980)
  • Después del escándalo (1981)
  • Será justicia
  • Cuento cruel (1983)
  • Más vida y gloria del Teatro Colón
  • Flora Tristán, la visionaria (1982)
  • A qué hora murió el enfermo (1984)
  • La Bicicleta (1986)
  • George Sand (biografía) (1949)
Tradukoj
  • La Invitada (1949, Simone de Beauvoir)
  • Los Mandarines (1954, Simone de Beauvoir)
  • Memorias de una joven formal (1958, Simone de Beauvoir)
  • La Plenitud de la Vida (1960, Simone de Beauvoir)
  • El Tercer Hombre (1950, Graham Greene)

Kinaj scenaroj[redakti | redakti fonton]

  • Bodas de cristal (1975)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Página 12 [1] Alirita la 1an de Januaro 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]