El Aleph (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Borges en 1976.

El Aleph (La alefo) estas unu de la libroj de rakontoj plej gravaj de la argentina verkisto Jorge Luis Borges. Publikigita en 1949, ĝi estis reeldonita de la aŭtoro en 1974. Ĝiaj tekstoj aludas al senfino de fontoj kaj bibliografioj ĉirkaŭ kiuj oni artikigas mitojn kaj metaforojn de la literaturo tradicio universala. Tiu verko markas ŝlosilŝtonon rilate al stilo kiu aperis en lia antaŭ kolekto de rakontoj, nome Ficciones (fikcioj); eĉ pluhavante stilon simplan kaj perfektisman, la verkisto aliras en tiu ĉi tute alian serion de neverŝajnaj okazaĵoj kaj objektoj enkadritaj en realisma etoso, kio kontribuas al elstarigo de la fantasta karaktero. Same kiel la rakontoj de Ficciones priskribas maleblajn mondojn, tiuj de El Aleph montras fendojn en la logiko de la realo kaj sekretan kaj kaŝan nerealon kiu, pli videbla en rakontoj kiel El Zahir, La escritura del diosEl Aleph, estas pli subtile ankaŭ en aliaj ŝajne pli realismaj kiel Emma ZunzEl muerto.

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

Reprezento de la alefo, nome unua litero de la hebrea alfabeto.
  • El inmortal (la senmortulo), pri la serĉado de la senmorteco, kun etoso en la klasika mondo.
  • El muerto (la mortinto), nome historio de Benjamín Otálora, ambicia rolulo kiu fuĝas el sia lando al Urugvajo por unuiĝi al Azevedo Bandeira, estro de krimulbando. Ĝi estis adaptita al kino en samnoma argentina filmo.
  • Los teólogos (la teologoj), pri la vivo de du mezepokaj teologoj: nome Aŭreliano de Aĥileo kaj Johano de Panonio, rivaloj inter si. Teksto de Aŭreliano citas al Johano, kaj tio estas tialo por lia kondamno kiel herezulo.
  • Historia del guerrero y la cautiva (historio de la militisto kaj la kaptitino), komparas du okazoj de senkulturigo: en unu la militisto lombarda Droctulft transiras al la flanko romana pro la brilo de tiu civilizo, en la alia aperas familia rakonto (memorita de la angla avino de Borges) pri kaptitino de angla deveno kiu elektas la barbarecon de la indiĝenoj de la Pampo.
  • Biografía de Tadeo Isidoro Cruz (1829 – 1874) (biografio de T.C.), biografia raporto pri la rolulo kreita de Hernández; nome la serĝento Cruz de Martín Fierro.
  • Emma Zunz, rakontas, per malofta tono en Borges, la venĝo fare de la ina rolulo kontraŭ la respondeculo pro la memmortigo de sia patro.
  • La casa de Asterión (la domo de A.), rakontas en unua persono la meditadon de rolulo kiu loĝas en labirinto kaj finfine estas la Minotaŭro de la mito.
  • La otra muerte (la alia morto), pri la figuro de Pedro Damián, nome gaŭĉo de Entre Ríos kiu partoprenis en la batalo de Masoller; la diversaj rakontoj kolektitaj pri tiu rolulo permesas argumenti pri la tempo kaj la dia ĉiopoveco. Estas klara rilato inter la nomo de la rolulo kaj la mezepoka teologo Petro Damiano. Menciindas ke, por Borges, la teologio estis "branĉo de la fantasta literaturo".[1]
  • Deutsches Requiem (germana rekviemo), rakontita de naziisma militisto mortpafota pro siaj krimoj. Resumas li sian vivon kaj konsideras ke, spite la malvenko de Germanio, venkis la volo de potenco kiu detruis la dekadencan okcidentan kaj kristanan civilizon.
  • La busca de Averroes (la serĉado de A.), imaginas la hispanaraban filozofon Ibn-Ruŝd klopodante kompreni fragmenton de la Poetikon de Aristotelo. La klopodo estas priskribita el la ironio kiel malutila ĉar mankas en la araba literaturo la koncepto teatra.
  • El Zahir, la rakontisto rakontas kiel li havis en sia mano la fabelan objekton konata kiel zahir, en la formo de monero de dudek groŝoj. Tiu monero, kiun li decidas perdi, obsedas lian pensaron kaj permesas al li evoki aliajn prestiĝajn monerojn de la historio kaj de la literaturo, same kiel aliajn objektojn kiuj estis siavice la zahir.
  • La escritura del Dios (la dia skribmaniero), la mezamerika pastro Tzinacán de Qaholom, prizonulo de la hispanoj de Alvarado, malkovras ke la dio lasis kaŝan mesaĝon sur la haŭto de la jaguaroj. Post jaroj li malĉifras la mesaĝon en la jaguaro kiu estas enfermita en la najbara ĉelo kaj scias ke tiu mesaĝo faros lin povega kaj kapabla detrui siajn konkerintojn, sed li decidas ne uzi ĝin ĉar kiu estis vidinta la universon, ne povas pensi pri unu homo, kvankam tiu homo estas li...[2]
  • Abenjacán el Bojarí, muerto en su laberinto (A. mortinta en sia labirinto), historio rakontita en Kornvalo en unu somera vespero.
  • Los dos reyes y los dos laberintos (la du reĝoj kaj la du labirintoj), pri la rivaleco de du reĝoj kaj la konkurenco por la povo. Pri la venĝo de reĝo kontraŭ alia kiu fermis lin en labirinto.
  • La espera (la atendo), homo turmentita de sia pasinto.
  • El hombre en el umbral (la homo sojle), angla juĝisto klopodante ordigi en konfliktoj de Indianoj.
  • El Aleph. La Alefo rakontas la malkovron fare de la rolulo Borges de objekto de objektoj en la domo de sia eks-amatino Beatriz Viterbo. Tiu sfero de du al tri centimetroj de diametro en la kelo de malnova domo estas la spegulo kaj centro de ĉiuj aĵoj, en kiu ĉio kunfluas kaj respegulas. La kvanto de aludoj estas sennombra; tio povus esti la propra universo, kiel diras la rakontisto, sed aludas ankaŭ al la biblioteko, kaj oni aludas al tre diversaj verkistoj kaj verkoj, kiel la Canto general de Pablo Neruda, aŭ eĉ la descendo al la kelo, al la Dia Komedio de Dante.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eduardo D'Argenio "Para Borges no hay una cortina de hierro entre la teología y la literatura fantástica" en La Nación, 6a de novembro 2015. Konsultita 6/09/2017.
  2. Borges, Jorge Luis. La escritura del dios, lasta paragrafo.