Ramón Gómez de la Serna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
GomezDeLaSerna.JPG

Ramón Gómez de la Serna (3-a de julio 1888 en Madrido - 13-a de januaro 1963 en Bonaero) estis hispana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Oni povus diri ke tiu verkisto apartenas al la Generacio de 1914Novecentismo. Ramón Gómez de la Serna estis beletra homo kiu publikigis sian unuan libron kiam li estis nur 14jara. Li estis filo de elstara juristo, ekis sian literaturan karieron en ĵurnalismo, kie li rapide elstaris pro sia originaleco, funde temas pri nihilisma reago kontraŭ burĝa senmova socio senespera. Li verkis por El Sol, La Voz, Revista de Occidente kaj El Liberal. Kun Azorín li fondis la hispanan PEN Klubon kaj li estis krome sekretario de la Ateneo de Madrido. Kiam eksplodis la intercivitana milito en 1936 li ekziliis al Bonaero por reveni nur eventuale en 1949.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Li disvastigis la eŭropajn avangardojn ĉfe ekde la tre ĉeestata babilrondo de kafejo Pombo, kiu aperas en fama pentraĵo de lia amiko la ankaŭ verkisto José Gutiérrez Solana. Li verkis biografiojn, kie la pristudita homo estis nur ekskuzo por akumulado de anekdotoj ĉu realaj ĉu fikciaj. Li verkis tre renovigan teatron, proksime de estetiko surrealisma kies plej grava ekzemplo estas Los medios seres (Duonestaĵoj), kiu estis premierita sed ne komprenita de la madrida publiko, ne alkutimiĝita al avangardaj modernaĵoj. Li interesiĝis ankaŭ pro la tipa madridismo kaj trovis manieron renovigi ĝenrismo per sia priskribo de la madrida kvartalo El Rastro, surstrata merkato kaj brokantejo, sed ankaŭ metaforo en sia verko, al kio dediĉis sian libron El Rastro, kie forlasitaj objektoj estas salvitaj lirike. Pri tio kaj pri multaj aferoj li eĉ prelegis foje en specialaj cirkonstancoj: pri taŭrludoj vestita de taŭristo, pri cirko sur balancilo, ktp.

Lia kritikema kaj sarkasma karaktero videblas respegulita en romanoj kaj noveloj ĉefe en verkoj kiel El Chalet de las rosas (La rozara vilao, 1923), analizo de murdista psikologio; El torero Caracho (La taŭristo Karaĉo, 1926), groteska obervado de la taŭra etoso, kaj El caballero del hongo gris (La bulĉapela ĝentlemano, 1928), priskribo de la mondo senesenca. Elstaraj estas ankaŭ liaj erotikaj romanoj aŭ kvazaŭromanoj, Senos (Mamoj, 1918), La viuda blanca y negra (La vidvino blankonigra, 1918), La mujer de ámbar (Ambra virino, 1927) kaj La Nardo (1930). En La quinta de Palmira, aliflanke pritraktas la temon de ina samseksemo.

Li verkis originalan primemoran libron duvoluman, titolita Automoribundia kaj Nostalgias de Madrid (Madridaj nostalgioj, 1955).

Gregerioj[redakti | redakti fonton]

El lia ampleksa literatura verkaro -pli ol cento da libroj ĉu romanaj ĉu eseaj ĉu biografiaj- elstaras la enkonduko de eŭropaj avangardoj en Hispanio (lia libro Ismos (Ismoj), ekzemple ekuzis novan terminon en kastilia vortaro) kaj la inventado de nova literatura genro: la greguería (gregerio). Temas pri ingenia frazo -kutime mallonga- kiu devenas de hazarda ŝoko inter realo kaj penso. La propra inventisto difinas ĝin tiele: "Bonhumoro + metaforo = Gregerio".

La imago sur kiu baziĝas la gregerio povas elŝpruci spontanee, sed lingve devas esti tre ellaborita, ĉar devas resumi kaj ingenie kaj bonhumore la ideon kiun oni volas esprimi. La surprizigan efekton oni atingas pere de:

  1. La laŭvida asociado de du imagoj: La luna es el ojo de buey del barco de la noche (La luno estas bovokulo de la noktoŝipo)
  2. La inversigo de logika rilato: El polvo está lleno de viejos y olvidados estornudos (La pulvo estas plena je malnovaj kaj forgesitaj tusoj).
  3. La libera asociado de ligitaj konceptoj: El par de huevos que nos tomamos parece que son gemelos, y no son ni primos terceros (La ovoparo kiun ni manĝas ŝjane estas ĝemeloj kaj eĉ ne estas triarangaj kuzoj).
  4. La libera asociado de kontraŭaj konceptoj: Lo más importante de la vida es no haber muerto (Plej grava en la vivo estas ne esti mortinta).

Gómez de la Serna dediĉis multnombrajn librojn al tiu nova genro, kiun li uzis oftege en fiksaj sekcioj ĵurnalaj kaj ene de romanoj, kio igis lin unu el la plej konataj verkistoj hispanaj: Greguerías (1917), Flor de greguerías (1933), Total de greguerías (1955), ktp. Tiu genro fakte utilis por renovigo de la senmova ideo de la metaforo kaj de la poezia imago en la tiama hispana literaturo kaj antaŭenigis la avangardaj teknikoj kaj la Surrealismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]