Balvanera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aktuala vidaĵo de la kvartalo el la zono Abasto.

Balvanera estas kvartalo de Bonaero, Argentino, okcidente de la politika kaj financa centro. La nomo de la kvartalo estis prenita el la samnoma paroĥo, kaj estis atribuita per de la municipa leĝo Nº 26.607 (4a de majo de 1972).

La kvartalo Balvanera estas enhavata per la Avenida Independencia, Avenida Entre Ríos, Avenida Callao, Avenida Córdoba, Gallo, Avenida Díaz Vélez, Sánchez de Bustamante, plilongejo de Sánchez de Bustamante (piediranta ponto), Sánchez de Bustamante, Sánchez de Loria. Limas kun la kvartaloj Recoleta norde, San Nicolás kaj Monserrat oriente, San Cristóbal sude, kaj Almagro okcidente.[1]

Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 4,34 km² kaj loĝantaron laŭ la censo de 2001 de 137.521 loĝantoj. Ĝia loĝdenseco estas de 31.686,8 loĝantoj/km².[2]

La kvartalo havas fortan komercan tradicion kaj en ties orienta parto staras la Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires. «Balvanera». [1] Konsultita la 31an de decembro 2017.
  2. Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires. «Población de Balvanera». [2] Konsultita la 31an de decembro 2017.