Paul Auster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Paul Auster
Paul Auster in New York City 2008.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 3-an de februaro 1947 (1947-02-03) (72-jara)
en Newark
Aliaj nomoj Paul Benjamin
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Kolumbio
Profesio scenaristo, reĝisoro, lingvisto, tradukisto, romanisto, poeto, eseisto, verkisto, universitata profesoro, verkisto
Oficiala retejo http://paul-auster.com/
Lingvoj franca lingvo, angla lingvo
Verkaro Man in the Dark
The Book of Illusions
Leviathan
The New York Trilogy
Familianoj
Edz(in)o Lydia Davis, Siri Hustvedt
Infano Sophie Auster
v  d  r
Information icon.svg

Paul Benjamin AUSTER (3a de Februaro, 1947) estas usona verkisto kaj reĝisoro kies verkaro milsas absurdismon, ekzistadismon, krimfikcion, kaj la serĉadon de identeco kaj persona signifo. Liaj plej elstaraj verkoj estas The New York Trilogy (La novjorka trilogio, 1987), Moon Palace (1989), The Music of Chance (1990), The Book of Illusions (2002), kaj The Brooklyn Follies (2005). Liaj libroj estis tradukitaj al pli ol 40 lingvoj.[1]

Post komenca sukceso per memoraĵo titolita The Invention of Solitude (La invento de soleco), Auster akiris renomon pro serio de tri izolite konektitaj krimrakontoj publikigitaj kolektive kiel The New York Trilogy (La novjorka trilogio, 1987). Tiuj libroj ne estas konvenciaj krimhistorioj organizitaj ĉirkaŭ mistero kaj serio de ŝlosiloj. Male, li uzas la krimfikcia formo por konduki ekzistadismajn temojn kaj demandojn pri identeco, spaco, lingvaĵo kaj literaturo, kreante sian propran distingan postmodernisman (kaj kritikan de postmodernismo) formon en la procezo.

La serĉado de identeco kaj persona signifo ebligis postajn publikaĵojn de Auster, multaj el kiuj koncentriĝas en la rolo de koincidaj kaj hazardaj okazintaĵoj (The Music of Chance) aŭ iom post iom, la rilatojn inter homoj kaj ties ĉirkaŭuloj (The Book of Illusions, Moon Palace). La herooj de Auster ofte troviĝas devigitaj labori kiel parto de la neantaŭvideblaj planoj de iu. En 1995, Auster verkis kaj kunreĝisoris la filmojn Smoke (fumi) kaj Blue in the Face (Bluo vizaĝe). Ankaŭ la plej ĵusaj verkoj de Auster, Oracle Night (2003), The Brooklyn Follies (2005), kaj la noveloj Travels in the Scriptorium, ricevis kritikan akcepton.

Publikitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Fikcio[redakti | redakti fonton]

  • Squeeze Play (1982) (verkita laŭ la pseŭdonimo Paul Benjamin)
  • The New York Trilogy (1987)
    • City of Glass (1985)
    • Ghosts (1986)
    • The Locked Room (1986)
  • In the Country of Last Things (1987)
  • Moon Palace (1989)
  • The Music of Chance (1990)
  • Auggie Wren's Christmas Story (1990)
  • Leviathan (1992)
  • Mr. Vertigo (1994)
  • Timbuktu (1999)
  • The Book of Illusions (2002)
  • Oracle Night (2003)
  • The Brooklyn Follies (2005)
  • Travels in the Scriptorium (2006)
  • Man in the Dark (2008) [35]
  • Invisible (2009) [36]
  • Sunset Park (2010)[37]
  • Day/Night (2013) [n 1]
  • 4 3 2 1 (2017) [38]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Unearth (1974)
  • Wall Writing (1976)
  • Fragments from the Cold (1977)
  • Facing the Music (1980)
  • Disappearances: Selected Poems (1988)
  • Ground Work: Selected Poems and Essays 1970-1979 (1991)
  • Collected Poems (2007)

Scenaroj[redakti | redakti fonton]

  • The Music of Chance (1993)
  • Smoke (1995)
  • Blue in the Face (1995)
  • Lulu on the Bridge (1998)
  • The Inner Life of Martin Frost (2007)

Eseoj, memoroj kaj membiografioj[redakti | redakti fonton]

  • The Invention of Solitude (1982)
  • The Art of Hunger (1992)
  • The Red Notebook (1995) (The Red Notebook origine presita en Granta (44)). (1993).
  • Hand to Mouth (1997)
  • Collected Prose (The Invention of Solitude, The Art of Hunger, The Red Notebook, kaj Hand to Mouth kaj aliaj variaj ĝistiame nekolektitaj pecoj) (unua eldono, 2005; etenda dua eldono, 2010)
  • Winter Journal (2012)
  • Here and Now: Letters, 2008–2011 (2013) Leteraro kun J. M. Coetzee.
  • Report from the Interior (2013)
  • A Life in Words: In Conversation with I. B. Siegumfeldt (2017)

Eldonitaj kolektoj[redakti | redakti fonton]

  • The Random House Book of Twentieth-Century French Poetry (1982)
  • True Tales of American Life (dekomence I Thought My Father Was God, and Other True Tales from NPR's National Story Project) (2001)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • "The Uninhabited: Selected Poems of André du Bouchet" (1976)
  • Life/Situations, de Jean-Paul Sartre, 1977 (kunlabore kun Lydia Davis)
  • A Tomb for Anatole, de Stéphane Mallarmé (1983)
  • Chronicle of the Guayaki Indians (1998) (tradeko de la etnografia verko de Pierre Clastres nome Chronique des indiens Guayaki)
  • The Notebooks of Joseph Joubert (2005)
  • Vicious Circles: Two fictions & "After the Fact", de Maurice Blanchot, 1999
  • Fits and Starts: Selected Poems of Jacques Dupin, translated by Paul Auster, Living Hand Editions, 1974

Miksaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The Story of My Typewriter kun pentraĵoj de Sam Messer (2002)
  • "The Accidental Rebel" (artikolo de 23a de Aprilo en New York Times)
  • "ALONE" (2015) Prozaĵo el 1969 publikita en ses kopioj kun "Becoming the Other in Translation" (2014) de Siri Hustvedt. Publikita de Dania malgranda presejo Ark Editions

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Theater Rigiblick - Spielplan - Kalenderansicht - Paul Auster liest". Theater Rigiblick. [1] Alirita la 5an de Januaro 2018.