Ultraismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael Cansinos Assens.

Ultraismo kaj en hispana ultraísmo estis literatura movado naskiĝinta en Hispanio en 1918, kun la deklarita intencio kontraŭi la modernismon, kiu estis hegemonia en la poezio en hispana lingvo el la fino de la 19-a jarcento. Ĝi estis lanĉita en la babilrondoj de la Kafejo Colonial de Madrido, preziditaj de Rafael Cansinos Assens. Inter aliaj, formis parton de la ultraisma kerno Guillermo de Torre, Juan Larrea, [la magiisto], Pedro Garfias, Ernesto López-Parra, Pedro Iglesias Caballero, Lucía Sánchez Saornil, kaj la sevila Isaac del Vando Villar.

Ĝiaj oficialaj esprimiloj estis la revuoj Grecia (Sevilo-Madrido) kaj Ultra (Madrido), sed estis afinaj al tiu movado ankaŭ aliaj kiel Alfar (Korunjo); Reflector (Madrido); Ronsel (Vigo) kaj Horizonte (Madrido).

Kelkaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

En artikolo publikigita en la revuo Nosotros, de Bonaero, en 1921, Borges sintezigis tiele la celojn de la ultraismo:

  1. Uzado de la metaforo.
  2. Forigo de mezkvalitaj frazoj, neutilaj ligiloj kaj adjektivoj.
  3. Abolo de ornamaĵoj, konfesiismo, cirkonstancigo, predikoj kaj celita nebuleco.
  4. Sintezo de du aŭ pliaj figuroj en unu, tiel pli larĝsenca.
  5. Ŝokaj bildoj kaj metaforoj, nelogikaj, kun elstaro de la etoso de kino, sporto, tekniko.
  6. Tendenco al nova tipografia dispono de vortoj de la poeziaĵo, per fuzio de plastiko kaj poezio.
  7. Neologismoj, teknikismoj kaj de vortoj akcentitaj en la antaŭantaŭlasta silabo.
  8. Nuligo de rimo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Borges, Jorge Luis (decembro 1921). «Ultraísmo». Nosotros 39 (151): 466-471.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Torre, Guillermo de, Literaturas europeas de vanguardia.Caro Raggio. Madrid. 1925
  • Ibarra, Néstor. La nueva poesía argentina. Ensayo crítico sobre el ultraismo (1921-1929). s/eldona mencio. Buenos Aires. 1930
  • Videla, Gloria. El ultraísmo. Estudios sobre movimientos poéticos de vanguardia en España. Gredos. Madrid.1963
  • Juan Manuel Bonet (eld.). Catálogo de la exposición ULTRAISMO. IVAM. Valencia. 1996
  • Lorenzo Alcalá, May, "Los mosqueteros del ultraismo argentino", en Todo es Historia num. 480. Buenos Aires, junio de 2007.
  • Cansinos Assens, Rafael, El movimiento V. P.. Primera edición: Mundo Latino. Madrid. 1921. Altuala eldono: Arca Ediciones, Madrid, 2009 (ankaŭ en reto).
  • Borges, Jorge Luis, "Anatomía de mi Ultra", Ultra, Madrid, año 1, nº 11, 20a de majo 1921.
  • _____, "Ultraísmo", Nosotros, Buenos Aires, año 15, vol. 39, nº 15, decembro 1921.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]