El congreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El congreso
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jorge Luis Borges
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr

"El congreso" (la kongreso) estas noveleto de la argentina verkisto Jorge Luis Borges kiu formas parton de El libro de arena (la sabla libro), kolekto de noveloj kaj rakontoj publikigitaj en 1975.

Temas pri la tria rakonto de tiu volumo kaj rakontas la historion de utopia Universala Kongreso ideita, fikcie, de urugvaja bienposedanto fine de la 19a kaj komence de la 20-a jarcentoj. Multaj kritikistoj konsideris tiun rakontoj politika eseo, en kiu videblus la skeptikismo de Borges tiurilate.

La historio de la Kongreso estas rakontita de Alejandro Ferri, jam maljunulo, kiu junaĝe formis parton de la grupo estrita de Alejandro Glencoe kiu proponis la taskon starigi Kongreson kiu reprezentu la tutan homaron. La ĉefaj temoj de la teksto estas la tri polemikoj kiuj aperas al la organizantoj, nome la sistemo de reprezentado (ĉu unu reprezentanto reprezentu multajn homklasojn al kiu tiu apartenus), kiaj libroj komponu la laborbibliotekon (finfine oni akceptas ke ĉiuj) kaj laste kiu lingvo estos uzata en la kongreso.

Esperanto kaj la kongreso[redakti | redakti fonton]

La rakontanto veturis al Londono por esploradi la aferon de la uzota lingvo. Tiu ne estas unuaranga afero en la historio, sed ja rilatas al la temo de la internacia lingvo. Oni ne klarigas pri la solvo en tiu aspekto, sed ja oni listigas Esperanton inter la esploritaj proponoj.

Citaĵo
 Mi ne malatentis la universalajn lingvojn; mi enketis pri esperanto — kiun Lunario sentimental kvalifikas "egaleca, simpla kaj ekonomia" kaj pri Volapük, kiu volas esplori ĉiujn lingvajn eblojn deklinaciante verbojn kaj konjugaciante substantivojn. Mi konsideris la argumentojn favorajn kaj kontraŭajn al la revivigo de la latina, konstante bedaŭrata tra la jarcentoj. Same mi okupiĝis pri la analiza lingvo de John Wilkins, en kiu la difino de ĉiu vorto estas en la literoj, kiuj ĝin formas..[1] 

Alia kuriozaĵo estas ke preskaŭ 40 jarojn post la publikigo de la teksto, ja okazis en Bonaero universala kongreso en kiu finfine ja oni uzis Esperanton, nome la UK 2014. Al la tuta afero Giulio Cappa dediĉis en tiu sama jaro la ampleksan eseon Pri kongresoj en Bonaero[2].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jorge Luis Borges, "El congreso", en Prosa, Círculo de Lectores, Barcelona, 1975, paĝo 757. Traduko de Giulio Cappa
  2. En Beletra Almanako 19, Novjorko, eldonejo Mondial, februaro 2014, p-oj 82-107.