Batalo de Los Corrales

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Los Corrales, aŭ en hispana Batalla de los Corrales Viejos (Bonaero, 22a de junio 1880) estis la lasta batalo de la Argentinaj enlandaj militoj, en la kadro de la Revolucio de 1880. La venko de la naciaj trupoj devigis la ribelulojn de la provinco Bonaero akcepti la postulojn de la nacia registaro. Estris la venkantajn trupoji de la nacia armeo Nicolás Levalle, kaj la venkitajn bonaerajn Hilario Lagos (filo).

La fortoj naciaj atakis la bonaerajn en areo kie ambaŭ armeoj havis kantonmentojn: la naciaj en buĉejo. La bonaera artilerio okazigis multajn mortojn al nacianoj, sed poste Lavalle reagis ankaŭ per artilerio. En la areo estis multaj corrales, tio estas brutokortoj, kio nomigis la batalon. La batalo sekvis je la areo de policejo, dum la bonaeranoj retiriĝis al la urbo. Kiam tiuj jam estis enfermitaj en la loĝejaj areoj de la urbo sen eblo manovri perdintaj multajn homojn kaj armilojn, la batalo finiĝis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Serrano, Mario A., La capitalización de Buenos Aires, Ed. Círculo Militar, Bs. As., 1995.
  • Gassio, Guillermo H. kaj San Román, María C., La conquista del progreso. Memorial de la Patria, tomo XIV, Ed. La Bastilla, Bs. As., 1984.
  • Sáenz Quesada, María, Argentina, capital Belgrano, Revista Todo es Historia, nro. 59.