El Espectador
| El Espectador | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| gazeto | |||||
| Komenco | 1887 vd | ||||
| Landoj | Kolombio vd | ||||
| Sidejo | Bogoto | ||||
| Ideologio | |||||
| Fondintoj | Fidel Cano Gutiérrez vd | ||||
| Posedata de | Julio Mario Santo Domingo vd | ||||
| Filioj | El Espectador Archive (en) | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
El Espectador (La Spektanto) estas vandata taggazeto kolombia, redaktorita en hispana lingvo kaj de tutŝtata eldonado, kies ĉefa sidejo troviĝas en la ĉefurbo Bogoto. Ĝi havas 1.850.400 legantojn, laŭ ĵusa Estudio General de Medios (EGM – Primera Ola 2009 (I-2009)).[1] Ĝi estis fondita de Fidel Cano Gutiérrez la 22-a de marto de 1887 en la urbo Medellín. En 2012 ĝi iĝis 125-jaraĝa, kaj tiele ĝi estas la plej antikva ĵurnalo en Kolombio, unu el plej antikvaj de Ameriko kaj tiu de plej longa itinero en la historio de la lando. Ĝi ŝuldas sian nomon al granda miro kiun ties fondinto havis al la poeto Victor Hugo, kiu kunlaboris en Francio por ĵurnalo kiu havis tiun nomon.
Guillermo Cano Isaza, la redaktoro de El Espectador, estis murdita en Bogoto la 17an de decembro 1986. Cano estis malkaŝa kritikanto de la potencaj drogestroj de la lando. Lia memore estis nomita premio fare de Unesko, kiu markas la Mondan Tagon de Gazetarlibereco donante la Mondan Premion de Gazetarlibereco Guillermo Cano al inda individuo, organizaĵo aŭ institucio, kiu faris elstaran kontribuon al la defendo kaj/aŭ promocio de gazetara libereco ie ajn en la mondo, precipe kiam ĉi tio estis atingita antaŭ danĝero.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ El Espectador, Medios http://www.elespectador.com/noticias/actualidad/articulo141956-cada-dia-nos-leen-mas Arkivigite je 2012-10-26 per la retarkivo Wayback Machine Cada día nos leen más, 21-5-2009
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Unua numero de El Espectador ciferigita
- El Espectador (oficiala retejo)
- Kovrilpaĝoj El Espectador
- Fondaĵo Guillermo Cano
- Premio al gazetlibero Arkivigite je 2009-07-27 per la retarkivo Wayback Machine
- El Espectador: 20 años después de la bomba del 89 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- IMPUNIDAD: Caso Guillermo Cano Isaza
- Premio Príncipe de Asturias de las Comunicación y Humanidades 1987 Arkivigite je 2009-10-09 per la retarkivo Wayback Machine

