Carlos Barral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Carlos Barral
Personaj informoj
Naskonomo Carlos Barral Agesta
Naskiĝo 1-an de januaro 1928 (1928-01-01)
en Barcelono
Morto 12-an de decembro 1989 (1989-12-12) (61-jara)
en Barcelono
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Barcelono
Profesio poeto, politikisto, verkisto, redaktisto, entreprenisto
Lingvoj hispana lingvo, kataluna lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Carlos BARRAL y Agesta, (Barcelono, 1928 - Barcelono, 12-a de decembro de 1989) estis poeto, eldonisto kaj senatano[1] hispana naskiĝinta en Barcelono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Licenciigita en Juro el la Universitato de Barcelono en 1950, ludis gravan rolon kun Jaime Gil de Biedma, de la literatura generacio de la 1950-aj jaroj. Estas la plej komplesa poeto de tiu generacio (kun José Agustín Goytisolo, Gabriel Ferrater, ktp.) kaj kiu atingas plej elstarajn lingvoludojn. Li verkis tri volumenojn de memoroj. Li havis kvin gefilojn kaj lia vivo estis forte ligita al maro kaj al la marborda urbo Calafell, kie loĝis ofte. Kiam li ekestris la eldonejon Seix Barral, familia entrepreno de lernolibroj fondita de siaj gepatroj en 1911, li ŝanĝis ties direkton kiu ixgis la referenco en literaturo por la tuta mondo hispanlingva, ĉar eldonis klasikulojn de la progresista kulturo de la 50aj, 60aj kaj 70aj jaroj. Li kreis tre famajn premiojn, nome Formentor, Biblioteca Breve kaj la premio Barral de romano, kaj estis unu el la "inventistoj" de la latinamerika bum kaj diskonigis aŭtorojn kiaj Juan Marsé, Mario Vargas Llosa, Alfredo Bryce EcheniqueJulio Cortázar.

Li estis ankaŭ senatano por Tarragona en 1982 kaj eŭropa parlamentano por la socialisma partio PSC-PSOE. En 1988 li atingis la Premion Comillas de Tusquets Editores en la kategorio de Memoroj pro Cuando las horas veloces.

Li verkis tridek jarojn de Diarios (taglibroj) kaj korespondis, inter aliaj, kun Max Aub, María Zambrano, Camilo José Cela, Miguel Delibes, Gonzalo Torrente Ballester, Vicente Aleixandre, Caballero Bonald, Alfredo Bryce Echenique, Giulio Einaudi, Alberto Oliart, Jaime Gil de Biedma, Jaime Salinas Bonmatí kaj la politikaj malliberuloj de Burgos. Lia arkivo troviĝas en la Biblioteko de Katalunio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Las aguas reiteradas (1952)
  • Metropolitano (1957)
  • Diecinueve figuras de mi historia civil (1961)
  • Usuras (1965)
  • Figuración y fuga (1966)
  • Informe personal sobre el alba (1970)
  • Usuras y figuraciones (1973)
  • Lecciones de cosas: Veinte poemas para el nieto Malcolm (1986)
  • Antología poética (1989)
  • Poesía completa (1998)

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Observaciones a la mina de plomo, Barcelona: Lumen, 2002.

Libroj de fotoj[redakti | redakti fonton]

  • Catalunya des del mar (1982)
  • Catalunya a vol d'ocell (1985)

Memoroj[redakti | redakti fonton]

  • Años de penitencia (1975)
  • Los años sin excusa (1978)
  • Cuando las horas veloces (1988)
  • Memorias; enkondukoj de José María Castellet kaj Alberto Oliart, Barcelona: Península, 2001 (kompleta eldono de la antaŭaj libroj)
  • Los diarios / 1957-1989 (1993)
  • Almanaque (1999, entrevistas completas).
  • Memorias de infancia, incompletas e inéditas.

Novelo[redakti | redakti fonton]

  • Penúltimos castigos (1983, membiografia romano).
  • El azul del infierno (nekompleta kaj nepublikita novelo pri lu pentraĵo El paso de la laguna Estigia de Patinir).

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

En 2010 la reĝisoro Sigfrid Monleón reĝisoris la filmon El cónsul de Sodoma, kie la verkisto Carlos Barral (ludita de Josep Linuesa) konatiĝas kun la poeto Jaime Gil de Biedma.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • T.J. Dadson, Carlos Barral, entre el esteticismo y la reinvidicaciòn de Jose Vicent Saval, Fundamentos, Madrid 2002.
  • Menotti Lerro, Raccontarsi in versi. La poesia autobiografica in Inghilterra e in Spagna (1950-1980), Carocci, Roma, 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francesco Piccolo, Escribir es un tic, 1994, 2006, Editorial Ariel, isbn=978-84-672-3507-4