Juan Marsé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Marsé
Persona informo
Naskonomo Juan Domingo Antonio Faneca Roca
Aliaj nomoj Juan Marsé
Naskiĝo 8-an de januaro 1933 (1933-01-08)
en Barcelono
Morto 18-an de julio 2020 (2020-07-18) (87-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Juan Marsé
Familio
Infano Berta Marcé
Okupo
Okupo verkisto • kolumnisto • romanisto • scenaristo
Verkoj Q6175037
Si te dicen que caí
Q6155511
Q19949904
El embrujo de Shanghai
vdr

Juan MARSÉ Carbó (8a de januaro 1933 – 18a de julio 2020) estis hispana romanisto, ĵurnalisto kaj scenaristo kiu uzis la hispanan kiel sia literatura lingvo. En 2008, li estis premiita per la Cervantes-Premio.

Biografio kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Marsé naskiĝis Juan Faneca Roca en Barcelono. Lia patrino mortis dum la akuŝo kaj li estis baldaŭ adoptita de la familio Marsé, prenante la nomon Juan Marsé Carbó.

Li komencis sian literaturan karieron en 1958 per kelkaj rakontoj kiuj aperis en revuoj 'Insula' kaj 'El Ciervo'. Lia rakonto, Nada para morir, gajnis la Premion Sésamo kaj en 1958 li eldonis sian unuan romanon, Encerrados con un solo juguete (Ŝlosiĝintaj kun unusola ludilo), kiu estis finalisto de la Premio Biblioteca Breve Seix Barral.

En 1965 li gajnis la Premion Biblioteca Breve per Últimas tardes con Teresa (Lastaj posttagmezoj kun Tereza).

Liaj verkoj ofte temis pri la urbaj ĉirkaŭaĵoj de la hispana postmilita epoko, kaj temas pri mizero kaj senespero, sed ankaŭ pri amikeco kaj la kapablo de la homaro por trovi kreaĵon en malboneco kaj ĉagreno.

Marsé, kies verkoj ofte enhavas nekonvenciajn formojn, estis vaste legita en Hispanujo kaj aŭskultita eksterlande. Liaj plej konataj verkoj estas "Últimas tardes con Teresa" (Lastaj posttagmezoj kun Teresa), "La oscura historia de la prima Montse" (La malhela historio de la kuzino Montse), kaj "Si te dicen que caí" (Se oni diras al vi, ke mi falis).

En siaj verkoj, Marsé ofte temas pri la vojoj de la homoj kiuj provas trovi sian propran identecon en mondo, kie ili sentas sin fremdaj aŭ senvaloraj. Lia verkado estas konsiderata kiel signifa parto de la hispana literaturo.

En la 1990-aj jaroj, li ricevis multenombrajn premiojn, inklude la la Premio Ateneo de Sevilla por El amante bilingüe (La dulingva amanto) kaj la Premio de la Kritiko por El embrujo de Shanghai (La Ŝanhaja sorĉo). En 1997 li estis premiita per la Premio Juan Rulfo por Latinamerika kaj Kariba Literaturo. Post sep jaroj de silento li eldonis Rabos de Lagartija (Vostoj de murlacerto), kiu gajnis la Premion de Kritiko kaj la Rakontan Nacian Premion. Marsé estis la gajninto en 2008 de la Cervantes-Premio, la plej prestiĝa premio por hispanlingva literaturo, foje konsiderata la hispanlingva ekvivalento al la Nobel Premio en Literaturo.

Juan Marsé mortis la 18-an de julio 2020 en Barcelono pro pulmokancero.

Filmaj adaptoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj liaj verkoj estis adaptitaj por kino:

  • La malhela historio de kuzino Montse (Jordi Cadena, 1977)
  • La knabino kun la oraj kalsonetoj (Vicente Aranda, 1980)
  • Lastaj posttagmezoj kun Tereza (Gonzalo Herralde, 1984)
  • Se oni diras al vi ke mi falis (Vicente Aranda, 1989)
  • La dulingva amanto (Vicente Aranda, 1993)
  • La Ŝanhaja sorĉo (Fernando Trueba, 2002)
  • La Klubo de Lolita (Vicente Aranda, 2007)