Prensa Latina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prensa Latina
emblemo
novaĵagentejo
Komenco 1959 vd
Lando(j) Kubo vd
Sidejo Havano
Retejo Oficiala retejo
vdr

Prensa Latina (latinida gazetaro), aŭ laŭleĝe Prensa Latina, Agencia Informativa Latinoamericana S.A., estas novaĵagentejo apartenanta al la registaro de Kubo, kiu elsendas informaron kaj novaĵojn kiuj ĝenerale montras la vidpunktojn de tiu registaro.

Ĝi estis fondita la 16an de junio de 1959, laŭ iniciato de la argentina ĵurnalisto Jorge Ricardo Masetti kaj Ernesto Che Guevara, kun apogo de la tiama estro de la Kuba Revolucio nome Fidel Castro. En la komenca kerno de ĵurnalistoj troviĝis, inter aliaj, Gabriel García Márquez, Rodolfo Walsh, Rogelio García Lupo kaj Carlos María Gutiérrez. Ĝi disponas el 17 retejoj kaj eldonas pli ol 30 diverstipaj gazetoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Prensa Latina