Memoria de mis putas tristes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vido de la urbo Barranquilla meze de la 20a jarcento, kie okazas la historio de la romano.

Memoria de mis putas tristes ("Memoro pri miaj tristaj putinoj", 2004) estis la lasta romano de la Nobel-premiito kolombia Gabriel García Márquez, kiu estis publikigita en 2004. La romano rakontas per unua gramatika persono la historion de maljunulo kiu enamiĝas de junulino.

Same kiel ĉe María dos Prazeres en "Doce cuentos peregrinos", la ĉefrolulo, maljunulo, trovas amon fine de sia vivo, kiam la unika aventuro vivota estis la morto. Tiu estas la historio de amafero kaj obsedo inter maljuna ĵurnalisto kaj knabino de laborista klaso, kiu vendas sian virgecon por helpi sian familion. La agado de la historio ekas el la 90a jariĝo de la rakontisto en la urbo Barranquilla [baranKIja].

Filmo[redakti | redakti fonton]

La fimo Memoria de mis putas tristes estis filmita en formato de 35 mm kaj daŭras 92 minutojn; ĝi premieris la 12an de oktobro de 2012, en meksikaj kinejoj. Ĝi estis filmita en la urbo San Francisco de Campeche, Campeche (Meksiko), sub la reĝisorado de la dana Henning Carlsen kaj la scenaro de Jean-Claude Carrière. La apero de la fimo okazigis ioman polemikon rilate al pederastio en la nuna socio.

Roluloj kaj aktoraro[redakti | redakti fonton]