Demian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demian
Demian
Demian
Aŭtoro Hermann Hesse
Eldonjaro 2007
Urbo Novjorko
Eldoninto Mondial
Paĝoj 144
ISBN 9781595690661
vdr

DemianLa Historio de la Junaĝo de Emil Sinkler estas romano de Hermann Hesse (1877–1962). Tiu parte autobiografia romano estis publikigita en 1919 sub la pseŭdonimo Emil Sinclair (Sinkler). Kiam la romano estis premiita kiel plej bona unua romano de nova verkisto, Hesse devis agnoski sian aŭtorecon kaj ne akceptis la premion. Dum la unua mondmilito Hesse estis tre kritikema kontraŭ la tiama germana politiko. Tial li sentis sin devigita uzi pseŭdonimon, kaj pro tio li ankaŭ akiris la svisan civitanecon. Kvankam Hesse estas la plej tradukita germana verkisto, kaj liaj verkoj estas kultlibroj inter la germana junularo, ankoraŭ ekzistas malfacile klarigebla malakcepto de liaj verkoj inter germanaj akademianoj, spite de la fakto, ke Hesse ricevis la Nobelpremion en 1946.

Post la morto de lia patro en 1916, Hesse subiĝis al psikanalizo ĉe Dr. Josef Bernhard, kiu estis studento de Carl Gustav Jung. Liaj spertoj en la terapio kondukis al la romano Demian. La temo de la romano estas la memevoluigado (aŭtogenado). "Mi volis nenion alian krom vivi laŭ la impulsoj, kiuj propravole emis eksteriĝi de mi." Emil estas burĝa knabo, kiu loĝas en prospera familio, sed ekde la komenco li rimarkas, ke ŝajnas esti "du mondoj", la "hela mondo" kaj la "malhela mondo". Li trovas la malhelan mondon, la mondon de la laboristoj, pli alloga. Pro sia fanfaronado pri ŝtelitaj pomoj, li falis sub la kontrolon de Franz Kromer, kaj sentas sin trenita kontraŭvole en la malhelan mondon, ĝis li estis savita de Demian. Demian, kiu estas pli aĝa kaj pli evoluinta, instigas la memevoluon en Emil.

La Esperanto-versio aperis en 2007 ĉe Mondial tradukita de Detlef Karthaus, kanadano, kies denaska lingvo estas la germana. Li studis la tradukadon en la universitato Laurentian Arkivigite je 2005-03-10 per la retarkivo Wayback Machine kaj foje kontribuas al Radio Verda. Li ankaŭ estas fiera membro de Esperanto-Toronto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]