Mats Wilander
Aspekto
Mats Wilander | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mats Arne Olof Wilander |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1964 (60-jaraĝa) en Växjö |
Lingvoj | sveda |
Loĝloko | Hailey |
Ŝtataneco | Svedio |
Infanoj | 5 |
Okupo | |
Okupo | tenisisto (1981–1996) tenisa trejnisto televida prezentisto |
TTT | |
Retejo | http://www.wilanderonwheels.com/ |
Mats Wilander estas sveda tenisisto. Li naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1964 en Växjö, Svedio, do nun estas 60-jara.
Inter la jaroj 1981 kaj 1996 li estis tenisa profesiulo. Aparte inter 1982 kaj 1988, li venkis en pluraj gravegaj tenisaj turniroj, interalie en la Aŭstralia Malferma turniro en 1983, 1984 kaj 1988, en la Francia Malferma turniro en 1982, 1985 kaj 1988, kaj en la Usona Malferma turniro en 1988.
Post tiuj sukcesoj de 1988 li tiujare gvidis la mondan rangliston pri teniso de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj, do tiutempe estis la tutmonde plej bona tenisisto.