Mariapreĝejo (Zwickau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mariapreĝejo
paroĥopreĝejo [+]
Koordinatoj50° 43′ 4″ N, 12° 29′ 43″ O (mapo)50.717912.4952Koordinatoj: 50° 43′ 4″ N, 12° 29′ 43″ O (mapo)

Mariapreĝejo (Saksio)
Mariapreĝejo (Saksio)
DEC
Mariapreĝejo
Mariapreĝejo
Lokigo de Saksio en Germanio

Map
Mariapreĝejo
Vikimedia Komunejo:  St. Marien (Zwickau) [+]
vdr
Sudorienta flanko de la Mariapreĝejo
Sudorienta flanko de la Mariapreĝejo je Zwickau post fulmotrafo (gravuraĵo el 1835)

La luteranisma preĝejo Sankta Maria en Zwickau, regione ekde oficiala transdono de ĉi tiu titolo en 1935 ankaŭ konata kiel „katedralo de Zwickau“, situas en la centro de la urbo kaj estas ties plej grava eklezia konstruaĵo kaj monumento. La domo ekestis proksimume 1180 origine kiel romanika ununava ĉambropreĝejo, estis transkonstruata tamen inter 1453 kaj 1563 al trinava halopreĝejo laŭ malfrugotika arĥitekturo. La 87 metrojn alta preĝejturo stampanta la urban aspekton tamen estas baroka sonorilturo el la jaro 1672, kiu anstataŭis la originan turtegmenton difektitan per fulmotrafo. En la jaro 1520 tie ĉi predikis Thomas Müntzer. Vidalvide de la ĉefportalo troviĝas la pastrodomoj, kiuj estas la supozeble plej aĝaj loĝodomoj konserviĝintaj en Saksujo.

Historiisma transformado[redakti | redakti fonton]

Inter 1885 kaj 1891 en la Mariapreĝejo okazis transkonstruoj laŭ historiisma stilo. Al la origine gotika preĝejo oni almetis apartenajn stilelementojn, anstataŭante ekzemple la barokan tegmentotureto sur la meznava tegmento per gotika. Ankaŭ plua okulfrapa ŝanĝo je la ekstero de la preĝejo okazis: oni aldonis sub la pinaklojn de la kontraŭfortaj pilastroj multajn skulptaĵojn pri profetoj (ĥorejo), apostoloj (suda flanko) kaj reformanciantoj (norda flanko), faritaj el franca kalkoŝtono.

Eksteraj influoj[redakti | redakti fonton]

Ekstera vidaĵo de la katedralo en 1953

La 19-an de marto 1945 aliancanaj bomboj difektis aparte la sudan flankon de la Mariapreĝejo dum elaera bombatako kontraŭ la urbocenton. La helikoŝtuparo ĉe la laŭlonga domo estis detruata, la ekstera arĥitekturo konsiderinde difektata, aparte la figurornamaĵo ĉe la suda laŭlonga domo, la tegmento kaj la vitraloj, en la interno la galerio kune kun balustrado same kiel tombomonumentoj en la suda navo. La riparo de la tegmento kaj provizora provizado de la fenestroj per vitro okazis jam en 1945, ekde 1951 ĝis 1956 sekvis la restarigo de la malfrugotika arĥitekturo kaj de la ŝtuparejo, pliaj konstruoj en la sekvaj jaroj.[1]

Ankaŭ nuntempe la historia konstruosubstanco de la Mariapreĝejo estas minacata: La sabloŝtono estas intermiksita de multaj organikaj substancoj, treege tralasema kaj atakata de malpura aero.

Pro la ŝtonkarbo-minado en Zwickau dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj la Mariapreĝejo sinkis pli ol 3,50 metrojn en direkto al ĉefa foirejo. La efekto ekestis pro la senakvigo de la tertruoj kaj mingalerioj de la karboekspluato. La roktavoloj sub Zwickau sinkis. Tiu sama efiko ankaŭ aperis en la tuta urbotereno de Zwickau. La tuta urbocentro sinkis sub la akvonivelo de la Zwickauer Mulde.

Nun la efekto inversiĝas pro la reakvigo de la iamaj ŝaktoj, tiel ke la Mariapreĝejo, sub kontinua tir- kaj premforto el la terinterno, releviĝas.

Por sekurigi la konstruaĵon oni instalis fortikajn tirankrojn inter la pilastroj en la preĝeja interno.

Orgenoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefan orgenon sur la balkono konstruis en 1966 orgenkonstruisto el Bautzen. La instrumento havas 77 registrojn (5400 fajfilojn) sur kvar manklavaroj kaj pedalaro. La orgeno estas la plej granda iam konstruita en la epoko de GDR kaj apartenas per tio al la plej grandaj orgenoj de Germanujo. La novbaroka instrumento havas jenan dispozicion:[2]

I Ĉefpozitivo C–g3
1. Gedackt Pommer 16′
2. Prinzipal 8′
3. Rohrflöte 8′
4. Oktave 4′
5. Hohlflöte 4′
6. Oktave 2′
7. Doppelrohrflöte 2′
8. Mixtur V–VI
9. Scharf IV–V
10. Rauschpfeife III
11. Großkornett I–III
12. Trompete 16′
13. Trompete 8′
II Supra pozitivo C–g3
14. Quintatön 16′
15. Prinzipal 8′
16. Trichtergedackt 8′
17. Oktave 4′
18. Spitzflöte 4′
19. Quinte 22/3
20. Oktave 2′
21. Sifflöte 11/3
22. Scharf IV–VI
23. Solokornett III–V
24. Terzzimbel III
25. Trompete 8′
26. Spanische Trompete 8′
27. Klarine 4′
Tremulant
III Ŝvelpozitivo C–g3
28. Spitzprinzipal 8′
29. Koppelflöte 8′
30. Unda maris (ab c0) 8′
31. Holzprinzipal 4′
32. Quintatön 4′
33. Spitzoktave 2′
34. Singend Nachthorn 2′
35. Rohr-Gemsquinte 11/3
36. Oktave 1/2
37. Prinzipal-Mixtur III–V
38. Windharfe II–III
39. Sesquialter II
40. Un-Tredezime II
41. Dulcian 16′
42. Hautbois 8′
43. Rohrkrummhorn 8′
Tremulant
IV Brustpozitivo
(ŝvelsonigebla)
C–g3
44. Musiziergedackt 8′
45. Quintatön 8′
46. Weidenflöte 8′
47. Prinzipal 4′
48. Rohrflöte 4′
49. Weidenspiel 4′
50. Nasat 22/3
51. Waldflöte 2′
52. Oktave 1′
53. Terz III
54. Schellenzimbel II
55. Sept-Non II
56. Rankett 16′
57. Vox humana 8′
Tremulant
Glockenspiel
Pedalaro C–f1
58. Untersatz 32′
59. Prinzipal 16′
60. Subbaß 16′
61. Quintbaß 102/3
62. Oktave 8′
63. Rohrgedackt 8′
64. Choralbaß 4′
65. Gemshorn 4′
66. Dolkan 2′
67. Nachthorn 1′
68. Baßmixtur IV
69. Rauschpfeife IV
70. Zink IV
71. Hintersatz II
72. Kontrafagott 32′
73. Dulzian 16′
74. Posaune 16′
75. Trompete 8′
76. Helle Trompete 4′
77. Schalmei 2′
Tremulant (Kleinpedal)

Krom tio en la preĝejo troviĝas ĥororgeno el 1979 de la sama orgenkonstruisto. La meĥanika registroŝabloninga instrumento havas 4 registrojn (Gedackt 8′, Rohrflöte 4′, Principal 2′, Zimbel III) sur unu klavaro (C-g3).[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heinrich Magirius en Schicksale deutscher Baudenkmale im Zweiten Weltkrieg. Eldonis Götz Eckardt, Henschel-Verlag Berlino 1978. Volumo 2, pj.465–466
  2. Informoj pri la ĉeforgeno[rompita ligilo]
  3. Informoj pri la ĥororgeno[rompita ligilo]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Kirsten: Der Dom St. Marien zu Zwickau. Schnell + Steiner, Regensburgo 1998, ISBN 3-7954-1144-0
  • Informationshefte Dom St. Marien. Förderverein zur Erhaltung des Domes St. Marien zu Zwickau e.V. (eldoninto), Zwickau 2003

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]