Freiberger Mulde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freiberger Mulde

Proksime al Freiberg la rivero havas
ankoraŭ tre modestan grandecon
Bazaj informoj
Longeco 124 km
Akvokolekta areo 2 981 km²
Averaĝa trafluo 35,3 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 855 m
Enfluejo Mulde
- Alteco 132,4 m
Geografio
Alfluantoj Chemnitzbach
Helbigsdorfer Bach
Gimmlitz
Münzbach
Kleinwaltersdorfer Bach
Bobritzsch
Striegis
Zschopau
Rivero en Germanio
vdr

La malgranda rivero Freiberger Mulde estas la orienta fontorivero de Mulde (la dua, okcidenta estas Zwickauer Mulde).

La fonto de Freiberger Mulde situas en Ĉeĥio sur la ĉefa kresto de la oriento de Ercmontaro, 2 km sudoriente de la vilaĝo Moldava, kie ĝi nomiĝas Moldavský potok, en alteco 855 m super la maro, inter la montoj Sklařský vrch kaj Oldřišský vrch. La fonto troviĝas en distanco de nur 2,5 km disde la fonto de la rivereto Wilde Weißeritz kaj nur 1 km for de la fontotereno de Flöha.

Fluante en okcidenta direkto Freiberger Mulde (ankoraŭ en grandeco de rojo) atingas la vilaĝojn Holzhau (600 m s.m.) kaj Rechenberg-Bienenmühle (545 m). Ĝia valo enprofundiĝis proksimume 150-200 m kompare kun la ĉirkaŭantaj altaĵoj.

Pli kaj pli ĝi turniĝas unue je nordokcidenta, poste preskaŭ je norda direkto. En Mulda enfluas de maldekstre la rojoj Chemnitzbach kaj Helbigsdorfer Bach, en Lichtenberg de dekstre Gimmlitz. la rivereto fluas tra valo ĉiam pli krute enprofundigita. Inter Freiberg kaj Halsbrücke ĝi ankoraŭ situas preskaŭ 100 metrojn pli profunda ol la tiea altebenaĵo. La rivero atingas la pejzaĝon de la malnova minado, kies trajtojn markas multaj teknikaj kaj kulturaj monumentoj.