Vlastimil Brodský
Vlastimil Brodský | |
---|---|
![]() |
|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1920 en Ostrava |
Morto | 20-an de aprilo 2002 (81-jara) en Slunečná |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Profesio | aktoro, teatra aktoro, filmaktoro |
Familianoj | |
Edz(in)o |
Božena Brodská, Jana Brejchová |
Infanoj | Marek Brodský, Tereza Brodská |
Parencaro | |
---|---|
edzino |
1-a Bíba Křepelková
|
edzino |
2-a Jana Brejchová
|
filo | |
filino | |
kuzino |
Vlastimil BRODSKÝ (* 15-an de decembro 1920 en Hrušov, hodiaŭa Ostrava-Hrušov, Ĉeĥa Silezio; † 20-an de aprilo 2002 en Slunečná pro memmortigo) estis unu el la plej famaj ĉeĥaj film- kaj televidaktoroj.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Vlastimil Brodský naskiĝis en 1920 en Hrušov kiel filo de teatra aktorino. Jam infanaĝe li entuziasmiĝis pri aktorado; ankoraŭ dum sia lerneja epoko li ricevis unuaj instruojn pri aktorado, de Emil František Burian. En la teatro de BURIAN poste ricevis, en aĝo de 19 jaroj, Vlastimil Brodský la unuan rolon. Brodský tie laboris ĝis eble 1940; tiam la komunisto Burian arestiĝis.
Brodský ŝanĝis al la Vétrinik-teatro, aktoris en la urba teatro de Prago kaj en la armea teatro; en 1945 li revenis al la ensemblo de Burian. De 1948 ĝis 1990, dum tiom multe da jaroj, li havis engaĝon ĉe la Praga teatro apud la vitejoj.
Ekde 1946 li filmaktoris, ekde mezo de la 1950-aj jaroj kun pli grandaj roloj. Ofte li aktoris en porinfanaj kaj fabelfilmoj, ekzemple la ĉeĥaj televidserioj »Pan Taŭ« kaj »La vizitantoj« (»Návštěvníci«). Plej li famiĝis – ankaŭ internacie – per la korpigo de la juda flanbakisto en la filmo »Jakobo la mensoganto« (»Jakob der Lügner«, de la orientgermana reĝisoro Frank Beyer – la unua orientgermana filmo kiu proponiĝis pro la »Oskar«-filmpremio). Por tiu ĉi rolo Brodský ricevis premion »Arĝenta Urso« de la okcidentgermana filmfestivalo »Berlinale« 1975 kaj orientgermanan »Nacian Premion de GDR«.
En GDR li kunaktoris en filmkomedio »Ho, doktoro!« kune kun la ege ŝatata kaj kapabla aktorino Agnes Kraus.
Eĉ tre maljune li aktoris en multaj filmoj kaj televidaĵoj.
Brodský dufoje edziĝis; la dua edzino estis la granda ĉeĥa filma stelulino Jana Brejchová. Lia filo el la unua geedziĝo Marek Brodský estas aktoro kaj verkisto. Ankaŭ lia filino Tereza Brodská estas fama aktorino.
Filmografio (ekzemploj)[redakti | redakti fonton]
- »Jakobo la mensoganto« (»Jakob der Lügner«), 1974
- »Pan Taŭ«, 1978
- »La aĵo/afero en la kastelo« (germane: »Das Ding im Schloß«), 1979
- »Arabela« (»Arabela«), 1979 – 1981
- »Ho, doktoro!« (»Aber Doktor!«), 1980
- »La vizitantoj« (»Návštěvníci«), 1981 – 1983
- »Sergentoj en problemoj« (germane: »Wachtmeister in Nöten«), 1986
- »Arabela revenas« (»Arabela se vrací«), 1994
- »Printempo en aŭtuno« (»Babí léto«), 2001
Retpaĝoj[redakti | redakti fonton]
- pri Vlastimil BRODSKÝ en la interreta filmoj-kartaro (Internet Movie Database)
- pri Vlastimil BRODSKÝ ĉe TSFSI (germanlingve)
- Biografio en kinarta retejo (germanlingve)
- Biografio en retejo pri orientgermana filmentrepreno DEFA (germanlingve)