Lučina (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lučina
Lučina
ĉeĥe: Lučina, pole: Łucyna
rivero
Lučina en Dolní Bludovice ĉe Havířov
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distriktoj Frýdek-Místek, Karviná, Ostrava-urbo
Parto de Ostrava baseno
Montaro Ostrava baseno
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj
Urboj survoje
Fontrivero Moraviasileziaj Beskidoj
 - situo sur deklivoj de Prašivá
 - alteco 580 m
Enfluejo Ostrava
 - situo Ostravice
 - alteco 207 m
 - koordinatoj 49° 49′ 55″ N 18° 17′ 47″ O / 49.83194 °N, 18.29639 °O / 49.83194; 18.29639 (mapo)
Longo 37,3 km (23 mi)
Akvokolektejo 197,1 km² (19 710 ha)
Trafluo ĉe enfluejo
 - mezproksima 2,39 /s
Fonto en Ĉeĥio
Fonto en Ĉeĥio
Fonto en Ĉeĥio
Fonto en Moraviasilezia regiono
Fonto en Moraviasilezia regiono
Fonto en Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Lučina River

Lučina (antaŭe Lucina; pollingve Łucyna) estas rivero en Moraviasilezia regiono, alfluanto de rivero Ostravice, kiu deakvigas regionon sur limoj de distriktoj Frýdek-Místek, Karviná kaj Ostrava-urbo.

Nomo de la rivero[redakti | redakti fonton]

La nomo Lučina la rivero havas ekde la jaro 1956, kiam dum konstruado de valbaraĵo Žermanice okazis nomigo de nove estiĝinta municipo Lučina kaj laŭ ĝi eĉ la rivero mem. Ĝis tiu tempo ties nomo estis Lucina.

En malnovaj mapoj aperas pluraj nomoj. En ties supra fluo aperas nomo RibiaRibnia, en regiono inter Domaslavice kaj Bludovice la nomo HolzinaHolczina. En regionoj de Šenov ĝis Sileziaostrava burgo jam poste Lucina.

Priskribo de fluo[redakti | redakti fonton]

Ĝi fontas en Moravskoslezské Beskydy sur nordaj deklivoj de monto Prašivá en supermara alteco ĉirkaŭ 580 metroj. Sume ties fluo celas unue al norda, pli poste al okcidenta ĝis nordokcidenta direkto. Ĉe municipo Žermanice retenas ties akvojn valbaraĵo Žermanice, konstruita en la ajroj 1951 ĝis 1958 por provizado de industriaj entreprenoj per utilakvo kaj servanta ankaŭ al refreŝigado, ŝirmo antaŭ inundoj kaj produktado de elektra energio. Rilate al nesufiĉa akveco de propra Lučina mem estis samtempe konstruita akva kanalo inter Vyšní Lhoty kaj Vojkovice, kiu alkondukas en Lučinon akvon el najbara akvokolekta areo de Morávka, kaj nome en mezproksima kvanto 1,9 m³/s. Por la loĝantoj de lokoj, inundigitaj dum la konstruado de la valbaraĵo, estiĝis en ties maldekstra bordo nova municipo Lučina. De elfluejo sub la valbaraĵo Žermanice Lučina estas akvumiste veturebla en sektoro longa 24 km. La rivero unue daŭrigas en la norda direkto ĝis urbo Havířov, kie ĝi deflankiĝas per arko al la okcidento. Ĉe sudokcidenta rando de Havířov estis sur ties fluo proklamita natura memorigaĵo Meandroj de Lučina, kiun kreas naturaj rojaj meandroj kaj al ĝi ligantaj malsekejoj kun inundemaj kreskaĵaro. Ĉirkaŭ Šenov Lučina aliras sur teritorion de urbo Ostrava, ĝi turniĝas al la nordokcidento, el la orienta flanko ĝi preteriras areon de Nová huť kaj sub Sileziaostrava burgo ĝi dekstre enfluas en riveron Ostravice, kiu ties akvoj forportas pluen ĝis Odra.

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

(maldekstra/dekstra)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]