Lugioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
en verda koloro la origina vivregiono de la lugioj (sude violkolore la Romia Imperio)

La lugioj (latine Lugii, greke Λοῦγοι, germane Lugier, en malnova ortografio Lygier) estis orientĝermana tribaro. En la 1-a jarcento de nia erao ili setlis en la teritorio de la nuna regiono Silezio.

La lugioj vivis laŭlonge de la rivero Odro kaj en la apudriverbordaj teritorioj. La antikva greka historiisto kaj geografo Strabono priskribis ilin kiel granda popolo, kiu ampleksas plurajn tribojn.[1] La romia historiisto Tacito en sia etnografia verkaĵo Germania nomas tribojn de la "lugia grupo" la Harii, Helvecones, Manimi, Helisio kaj Nahanarvali, sur kies teritorio la lugia kulta komunumo havis sanktejan boskon.[2] Kiel nordajn najbaron Tacito ankoraŭ nomas la tribon Gotoni, kiuj eble estas la prapatroj de la gotoj, sed pri tio mankas klaraj pruboj kaj malsamopinias la historiistoj. Ptolemeo en siaj geografiaj verkaĵoj nur nomas tri grupiĝojn de la lugioj, la Iomannoi (germane Omanen), Idounoi kaj Bouroi (germane Buren).[3]

Pri la historio de la lugioj oni scias relative malmulte. Laŭ Strabono ili dumtempe apartenis al la regno de Maroboduus,[4] kiu en la regiono Bohemio starigis regnon. Ekonomie signifa estis la komerco per sukceno. Meze de la 1-a jarcento en Bohemio disrompiĝis la regno de Vannius. La lugioj laŭ iuj dokumentaj fontoj havis rolon en tiu senpotencigo kaj probable havis subtenon de la Romia Imperio en tio. La romianoj almenaŭ definitive subtenis la lugiojn en 92 kadre de luktoj kontraŭ la markomanoj, grupo de sueboj en Bohemio.[5] La konoj de pli postaj historiistoj pri la lugioj evidente estis limigitaj, kaj plurloke notiĝis probable malĝustaj informoj pri ili, ekzemple ĉe la malfruantikva historiisto Zosimos, kiu ankaŭ pri aliaj temoj ne estas senerara.

Esploraj historiistoj ofte supozas ke la vandaloj iel rilatis al la lugioj, sed malklaras ĉu ili identas aŭ ĉu la lugioj estis frakcio de la vandaloj, aŭ la vandaloj frakcio de la lugioj. Ĉu entute estas ia rilato estas pridisputata, sed tia tezo estus klarigo pri la posta malapero de informoj pri ili el la antikvaj historiaj fontoj.[6]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Helmut Castritius, Günter Neumann: Lugier. En: Reallexikon der Germanischen Altertumskunde. Volumo 19. Eldonejo de Gruyter, Berlino 2001, ISBN 3-11-017163-5, paĝoj 30–35.
  • Karlheinz Dietz: Lugii. En la historia enciklopedio Der Neue Pauly (DNP). Volumo 7, eldonejo Metzler, Ŝtutgarto 1999, ISBN 3-476-01477-0, kolumno 489  kaj sekvaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Strabono, Γεωγραφικά, Geōgrafiká, 7,1,3.
  2. Tacito, Germania, 43, 2.
  3. Ptolemeo 2,11,10. Komparu la enciklopedion Reallexikon der Germanischen Altertumskunde, volumo 19 (2001), paĝo 32.
  4. Strabono, Γεωγραφικά, Geōgrafiká, 7, 1, 3.
  5. Cassius Dio 67, 5.
  6. Komparu: Helmut Castritius Die Vandalen. Etappen einer Spurensuche. Stuttgart 2007, paĝo 21 kaj sekvaj.