Silezia-pola lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Silezia lingvo)
Saltu al: navigado, serĉo
Silezia lingvo
Ślůnski
Parolata en Pollando, Ĉeĥio
Regiono Supra Silezio, Ĉeĥa Silezio
Parolantoj 529 000
Denaskaj parolantoj 1 250 000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Slava lingvaro
Okcidentslavaj lingvoj
Leĥaj lingvoj
Silezia lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 szl
  Glottolog sile1253
v  d  r
Information icon.svg
Ekzemplo
Uojče naš, kery ježeś w ńybje,
bydź pośwjyncůne mjano Twoje.
Přińdź krůlestwo Twoje,
bydź wola Twoja,
jako we ńybje, tak tyž na źymji.
Chlyb naš každodźynny dej nům dźiśej.
A uodpuść nům naše winy,
kej a my uodpuščůmy našym wińńikům.
A ńy wůdź nas na pokušyńy,
nale zbow nas uode zuygo.
Amyn.
Patro nia

La silezia-pola lingvo (propralingve ślůnsko godka, ślůnski, kelkfoje ankaŭ pů našymu, en Esperanto preferate nomata silezia-pola kontraste al la silezia-germana lingvo, propralingve Schläsisch, Schläsch, kelkfoje ankaŭ Schläs'sch, dialekto de la germana, kiun en 1945 parolis 7 milionoj da homoj) estas okcidentslava lingvo respektive dialekto, kiu apartenas al la leĥa grupo. Ĝi estas parolata en la Suprasilezia regiono de Pollando, sed ankaŭ per malplimultoj en la Ĉeĥa respubliko kaj Germanio. En la jaro 2011 ĉirkaŭ 509 000[1] homoj en Pollando konsideris la silezian-polan kiel sian gepatran lingvon.

La silezia-pola estas proksime parenca al la norma pola lingvo, tiel ke plej multaj lingvistoj konsideras ĝin kiel dialekton de la pola lingvo.

Alfabeto[redakti | redakti fonton]

La lingvo ĝis la demokratiiĝo de Pollando post 1990 estis prekaŭ nur parole praktikata, kaj nur en la lastaj jaroj aperis pluraj sistemoj de silezia ortografio. Kompromisa variaĵo inter la pluraj ortografioj estas uzata en la interreto, ekz. en la silezia-pola Vikipedio.

a b c ć č d e f g h i j k l m n ń o p r ř s ś š t u ů w y z ź ž
A B C Ć Č D E F G H I J K L M N Ń O P R Ř S Ś Š T U Ů W Y Z Ź Ž

Komparo inter la germana kaj pola sileziaj dialektoj[redakti | redakti fonton]

silezia-germana silezia-pola germana pola Esperanto
Jungaohs huncwot, rojber Hundsfott (ungezogener Junge) łobuz, huncwot fripono
kascheln klojzdnonć auf dem Eis ausrutschen pośliznąć się akcidente gliti sur glacio
Kastrull kastrol großer Topf, Kasserolle sagan kaserolo
Nudelkulle nudelkula Nudelholz wałek do ciasta rulbastono (por platigi paston)
Ritsche ryczka Hocker / Schemel taboret seĝeto / tabureto
Wurscht wuszt Wurst kiełbasa kolbaso
rumurbern růmplować/sznupać rumwühlen myszkować movi aferojn sen videbla celo (eble serĉante ion)
Pfusch fucha Schwarzarbeit, mangelhafte Arbeit, Pfusch praca na czarno, neformale robota na czarno, fucha fuŝo, laboraĉo
Morast maras Schlamm, Morast błoto ŝlimo
Kokott kokot Hahn kogut koko
Kreppel krepel Krapfen / Berliner (Kreppel en Hesio kaj Frankonio) pączek gistopasta bakaĵo (speco de benjeto)
Wasserwaage Wasserwoga Wasserwaage poziomica, waserwaga nivelilo
Mostrich zynft, mostrich Senf, Mostert, Mustard, Mostrich[2] musztarda mustardo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Narodowy Spis Powszechny Ludności i Mieszkań 2011. Raport z wyników - Centra Statistika Oficejo de Pollando
  2. http://synonyme.woxikon.de/synonyme/mostrich.php

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]