Diskuto:Silezia-pola lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Silezia lingvo)

"La Silezia lingvo estas proksime parenca al la pola lingvo, tiel ke ĝi estas konsiderata kiel dialekto de la pola lingvo de kelkaj lingvistoj."[redakti fonton]

La silezia dialekto ne "de kelkaj lingvistoj" sed laŭ mia scio de plimulto da lingvistoj (aŭ almenaŭ de granda parto) estas konsiderata tio kio ĝi estas, do dialekto de la pola. Diri ke ĝi estas konsiderata dialekto de la pola "de kelkaj lingvistoj" estas senhonta kaj ridinda mensogo, kvazaŭ iu dirus "cockney estas proksime parenca al la angla, tiel ke ĝi estas konsiderata de kelkaj lingvistoj dialekto de la angla". Ĝuste tiel debila tiu frazo estas. -- Anonima komento la 30-an de majo 2010 tra la IP-adreso 79.184.244.47.

Sen ke necesus emocia ekscitiĝo, la supra komento principe ĝustas. Mi ŝanĝis la vortumon al "La silezia lingvo estas proksime parenca al la pola lingvo, tiel ke plej multaj lingvistoj konsideras ĝin dialekto de la pola lingvo.", sed pro tempoŝparo faras tion sen elserĉi unuopajn eksterajn referencojn, kiuj tamen kompreneble bonvenus. Plie, mi entute ne kontentas pri la titolo. Kutime, mencio de dialekto Śląski en pola teksto aludas al la silezia dialekto de la pola (ekde 1945 parolata en kompare eta regiono de Supra Silezio per pli-malpli duonmiliono da homoj, nur je kompare eta malplimulto en teritorio signita en mapoj kiel tiu-ĉi), kaj mencio de la dialekto Schlesisch en germana teksto aludas al la silezia dialekto de la germana (ĝis 1945 parolata per sep milionoj da homoj): la silezia germana en vikipedio titoliĝas "silezia-germana lingvo". Mi ne volus argumenti ke pro historie multe pli da parolantoj la germana dialekto rajtu nomiĝi simple "silezia" kaj la pola dialekto pli komplike "silezia dialekto de la pola". Sed per salomona juĝo eblus samrajte trakti la du dialektojn, kaj laŭ ekzemplo de la artikolo pri la germana dialekto oficiale titoligi tiun-ĉi tekston "silezia-pola lingvo" (aŭ renomi ambaŭ al "silezia dialekto de la pola" kaj "...de la germana"). Nomi la polan dialekton "la silezia lingvo" ŝajnigus kvazaŭ la dialekto estus "la" lingvo de ĉiam okcidentslavlingva regiono "Silezio", kaj tio ne korespondus al la historia vero, estus naciisma propagando, kiu ne konvenus al la etiko de internacia lingvo. ThomasPusch (diskuto) 20:07, 6 Nov. 2014 (UTC)
Mi efektivigas la alinomigon. ThomasPusch (diskuto) 08:16, 2 Okt. 2015 (UTC)