Franc-Germana Amikeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skulptaĵo memoranta la franc-germanan amikecon en Berlino, montrante la ŝtatestrojn Charles de Gaulle kaj Konrad Adenauer manpremantajn.

La Franc-germana Amikeco estas franc-germana diplomatia koncepto naskita post la dua mondmilito, la tria konflikto en malpli ol jarcento inter Francio kaj Germanio. Por eviti novan militon kaj ĉesigi revanĉismon, la du landoj entreprenis pacigajn klopodojn.

Ĝi do disvolviĝis paralele kun Eŭropa Unio, la franc-germana paro ĉiam estis motoro en eŭropa konstruado. La Traktato de Elizeo en 1963 formaligis ĉi tiun simbolan alproksimiĝon.