Eŭropa Revizora Kortumo
Aspekto
| Eŭropa Revizora Kortumo | ||
|---|---|---|
| Latinlingva logotipo de la Eŭropa Revizora Kortumo | ||
| institucio de Eŭropa Unio kortumo de kontrolo | ||
| Komenco | 18-a de oktobro 1977 vd | |
| Geografia situo | 49° 37′ 23″ N, 6° 8′ 55″ O (mapo)49.6231666.148679Koordinatoj: 49° 37′ 23″ N, 6° 8′ 55″ O (mapo) | |
| Lando(j) | Luksemburgio vd | |
| Sidejo | Luksemburgo | |
|
| ||
| Tipo | Institucio de Eŭropa Unio | |
| Prezidanto | Tony Murphy (ekde 1-a de oktobro 2022) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Eŭropa Revizora Kortumo estas la institucio kiu kontrolas la kontojn de la Eŭropa Unio. Ĝi ekzamenas la kontojn de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj de la Unio, kaj kontrolas ĉu la financa mastrumado estis efika kaj bonrezulta. La Revizora Kortumo publikigas la rezultojn de siaj laboroj forme de jarraporto, kiu temas praktike pri ĉiuj politikterenoj de EU, de specialaj raportoj pri apartaj temoj, kaj de opinioj. La Revizora Kortumo konsistas el po unu civitano de ĉiu membroŝtato. Ĝiaj membroj plenumas siajn taskojn plene sendepende, en la ĝenerala intereso de la Unio. La Revizora Kortumo havas sian sidejon en la urbo Luksemburgo. Aktuala prezidanto de la kortumo ekde la 1-a de oktobro 2022 estas Tony Murphy.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||



