Róża Thun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Róża Thun
Persona informo
Róża Thun
Naskiĝo 13-an de aprilo 1954 (1954-04-13) (70-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj polaanglafrancagermanaitala vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Partio Civitana Platformo • Democratic Union • Freedom Union • Poland 2050 vd
Subskribo Róża Thun
Familio
Dinastio Thun und Hohenstein vd
Patro Jacek Woźniakowski vd
Gefratoj Henryk Woźniakowski vd
Edz(in)o Franz von Assisi Graf von Thun und Hohenstein vd
Profesio
Okupo politikistotradukisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloVarsovio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Róża Thun, (nasknome Woźniakowska, plennome Róża Maria Barbara Gräfin von Thun und Hohenstein[1]), naskiĝinta la  13-an de aprilo 1954(nun 1954-04-13) en Krakovo, estas pola aktivulo por eŭropa konstruado, ekde 2009 MEP ĉe la grupo de la Eŭropa Popola Partio[2] (elektita en la listo de la Civitana Platformo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Róża Woźniakowska studis la anglan lingvon en la Jagelona Universitato en Krakovo (1979), dum kiu ŝi estis proparolanto de la Studenta Komitato de Solidarność (SKS) kaj kunlaboranto de la Komitato por Defendo de Laboristoj (KDL) (1977-1980).

De 1981 ĝis 1991, ŝi estis establita en Germanio en Frankfurto kun sia edzo, parenca al sia samnomula estro de la aŭstra registaro fine de la 19-a jarcento, Franz von Thun und Hohenstein[3].

Post la ŝanĝo de reĝimo, ŝi revenis al Pollando kaj fariĝis ĝenerala direktoro kaj tiam prezidanto de la pola Fondaĵo Robert-Schuman (1992-2005). Asocia aktivulo, dum la kampanjo por la referendumo pri aliĝo de Pollando al Eŭropa Unio en 2004, ŝi organizis multajn manifestaciojn kaj multajn publikajn debatojn favore al membreco. Ŝi sidis en la Varsovia Urba Konsilio de 1998 ĝis 2000.

De 2005 ĝis 2009, ŝi estris la reprezentantaron de la Eŭropa Komisiono en Pollando.

Ŝi estas membro de la Eŭropa Parlamento ekde 2009. Dum la 7-a, 8-a kaj 9-a leĝdonaj periodoj, ŝi sidis sine de la Eŭropa Popola Partio[4].

Ŝi estis elektita la 26-an de novembro 2011 kiel internacia vicprezidanto de la Eŭropa Movado[5].

La 30an de novembro 2011, ŝi ricevis MEP-Premiojn 2011, kiuj rekompensas eŭropdeputitojn, kiuj distingiĝis en aparta agadkampo dum la pasinta jaro en la kategorio Interna Merkato kaj Protekto de Konsumanto[6][7]. Ŝi ankaŭ ricevis la premion de la Eŭropa Fondaĵo Robert-Schuman.

Ĝis tiam membro de Civitana Platformo, ŝi forlasis ĉi tiun partion en majo 2021[8], antaŭ ol aliĝi al la Pollando 2050, partio de Szymon Hołownia. La 10-an de novembro 2021, ŝi aliĝis, nome de sia partio, al la grupo Renovigi Eŭropon ĉe la Eŭropa Parlamento[9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]