Ĝenerala Direkcio por Tradukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝenerala Direkcio por Tradukado
Directorate-General
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ĝenerala Direkcio por Tradukado (france Direction générale de la Traduction, angle Directorate-General for Translation (DGT)), kun sidejoj en Bruselo kaj Luksemburgo, havigas tradukon de verkitaj tekstoj al kaj el la dudek kvar oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio. Kun averaĝa produkto de ĉirkaŭ 1.5 milionoj da paĝoj, ĝi estas la plej granda tradukservo en la mondo, kiu havas ĉirkaŭ 1,750 lingvistojn kaj tradukistojn dungitajn. Tiuj ciferoj varias laŭ la uzataj kriterioj, nome oni indikas ankaŭ 2300 dungitojn[1] el kiuj 1600 tradukistoj.[2]

Pensfluo ekzistas (Piron 1994, Flochon 2000, Grin 2004) kiu konsideras, ke Esperanto povus esti laborlingvo kun aliaj lingvoj en la eŭropaj institucioj kaj poste lingvo internacia helpa inter la civitanoj. Tiu pensfluo nuntempe ne estas tre grava. La Grin informo komparas plurajn lingvmodalojn kaj konkludas, ke la adopto de Esperanto estus la plej bona solvo, kiu estas neŭtrala kaj el ekonomia vidpunkto (25 miliardoj € / jaro en ŝparado, 17 % de jara buĝeto).[3]

Aliflanke ofte Esperanto-parolantoj parolas pri la multekosta lingva servo de EU[4]. Tiujn kostojn redukti helpe de Esperanto eblus en la kadro de la EU-institucioj nur, se oni forigus la tradukadon de kaj al naciaj lingvoj. Krome la Esperanto-parolantoj multe aplaŭdis la raporton Grin, kie multpaĝe prezentiĝas modelo kun Esperanto kiel sola oficiala EU-lingvo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Retejo de la DGT, «Qui sommes-nous? »
  2. [2] Commission Européenne, «La traduction à la Commission: 1958-2010», Étude sur la traduction et le multilinguisme, 17a de decembro 2009
  3. [3]
  4. Ekzemple sur [4] Dan Van Herpe komparas, ke EU elspezas 800 milionojn da eŭroj por tradukado, dum UK havas neniujn tradukajn kostojn; tradukis la paĝon Germain Pirlot.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]