Saltu al enhavo

Svahillingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Svahila Vikipedio)
Svahillingva Vikipedio
Retadreso sw.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo svahila
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 13-a de septembro 2026
Artikolnombro 126 685
Profundeco 5.1
Paĝoj 237 616
Redaktoj 1 592 735
Uzantoj 91 013
Aktivaj uzantoj 201
Administrantoj 14
Dosieroj 1 211
vdr

La svahillingva Vikipedio aŭ pli koncize svahila Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la svahila lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia ya Kiswahili. La projekto komenciĝis en aprilo 2003.[1] Ĝi estas la unua kaj nuntempe unu el nur kvar lingvaj eldonoj de Vikipedio en Niĝer-kongaj lingvoj kun pli ol 1000 artikoloj. Temas pri la dua plej granda lingva eldono de Vikipedio en Niĝer-konga lingvo, post la joruba Vikipedio.

La projekto estis menciita la 27-an de aŭgusto 2006 en artikoloj de la periodaĵoj International Herald Tribune kaj New York Newsday pri la luktoj de malgrandaj lingvoeldonoj de Vikipedio.[2] En 2009, Google finance subtenis la kreadon de artikoloj en la svahila Vikipedio. [3] La 20-an de junio 2009, la svahillingva Vikipedio fundamente novigis la aspekton de sia ĉefpaĝo. La 13-an de septembro 2026 ĝi enhavas 126 685 artikolojn. Interesa detalo estas, ke en la komenca fazo de la projekto laŭ vikipediaj statistikoj dufoje la artikolo "Esperanto" estis tiu prilaborita de plej granda nombro da redaktantoj po monato, nome en decembro 2003 kaj en junio 2004.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]