Saltu al enhavo

Metropola Areo de Porto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metropola Areo de Porto
Subregiono
subregiono de Portugalio, metropola regiono [+]

LandoPortugalio

- koordinatoj41° 8′ 58″ N, 8° 36′ 39″ U (mapo)41.149472-8.610778Koordinatoj: 41° 8′ 58″ N, 8° 36′ 39″ U (mapo) [+]
Akvokolektejo2 040,31 km² (204 031 ha) [+]
Areo2 040,31 km² (204 031 ha) [+]
Loĝantaro1 774 104 [+] (2023)

NUTS:PTPT-13 d:Q1786721

Metropola Areo de Porto (Tero)
Metropola Areo de Porto (Tero)

Map
Metropola Areo de Porto
Vikimedia Komunejo:  Área Metropolitana do Porto [+]
vdr

La Metropola Areo de Porto (portugale Área Metropolitana do Porto) estas subregiono en Portugalio en la nordokcidento de la lando, apartenanta al la Norda Regiono. Ĝi havas totalan etendon de 2 040 km², 1 737 395 loĝantojn en 2021 kaj loĝdensecon de 844 loĝantoj por km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas formata per 17 municipoj kaj 173 fregezioj, kaj la urbo Porto estas la administracia ĉefurbo kaj la ĉefa urba kerno de la subregiono. Kun 231 962 loĝantoj en sia urba areo kaj en la tuta municipo, ĝi estas la ĉefa urbo kaj la dua plej granda municipo de la Metropola Areo de Porto, malantaŭ Vila Nova de Gaia kun 304 149 loĝantoj en la municipo, limigita norde kun Cávado, nordokcidente kun Ave, oriente kun Tâmega e Sousa, sudoriente kun Viseu Dão-Lafões, sude kun la Região de Aveiro kaj okcidente kun Atlantiko.

Avenida dos Aliados, en Porto, kie estas la sidejo de AMP.

Porto kaj la Metropola Areo de Porto estas la teritoria kerno de la Norda Regiono (kiu havas areon de 21 278 km² — tio estas, 24% de Kontinenta Portugalio — kun 3 689 609 loĝantoj laŭ censo de 2011, korespondante al 37% de Kontinenta Portugalio kaj al 35% de la tuta ŝtato portugala, estante la plej loĝata regiono (NUTS II) de Portugalio). La Metropola Areo de Porto estas la plej industriigita areo de la Norda Regiono, en la marborda zono, kie estas la plimulto de la ĉefaj ekonomiaj grupoj de la lando, kiel Altri, Grupo Amorim/Corticeira Amorim, la Banko BPI, BIAL, EFACEC, Frulact, Lactogal, Millennium BCP, la fama eldonejo Porto Editora, Sonae, Unicer kaj la Grupo RAR. Ankaŭ la entreprenista asocio Associação Empresarial de Portugal havas sidejon en Porto. La Região do Norte estas la nura portugala regiono kiu eksportas pli ol importas.

Kompono[redakti | redakti fonton]

La subregionon komponas 17 municipoj, 173 fregezioj kaj 27 urboj, nome la jenaj:

Municipoj[redakti | redakti fonton]

La Metropola Areo de Porto enhavas la jenajn 17 municipojn:

La Metropola Areo de Porto enhavas la jenajn 27 urbojn: Alfena, Ermesinde, Espinho, Fiães, Gandra, Gondomar, Lordelo, Lourosa, Maia, Matosinhos, Oliveira de Azeméis, Paredes, Porto, Póvoa de Varzim, Rebordosa, Rio Tinto, Santa Maria da Feira, Santo Tirso, São João da Madeira, São Mamede de Infesta, Senhora da Hora, Trofa, Valbom, Vale de Cambra, Valongo, Vila do Conde kaj Vila Nova de Gaia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]