Saltu al enhavo

Trofa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Trofa (stacidomo).
Trofa
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4785
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 38 999  (2011) [+]
Loĝdenso 534 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 8° 34′ U (mapo)41.337388888889-8.5596111111111 [+]
Areo 73 km² (7 300 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Trofa (Portugalio)
Trofa (Portugalio)
DEC
Situo de Trofa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trofa [+]
vdr

Trofa estas portugala urbo de 17 532 loĝantoj (2021) situanta en la subregiono de la Metropola Areo de Porto, apartenanta al la Norda regiono kaj al la distrikto Porto.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Trofa, kiu havas totalan areon de 72,02 km², 38 612 loĝantojn en 2021 kaj loĝdenson de 536 loĝantoj por km², subdividita en 5 fregezioj. La municipo estas limigita en la nordo fare de la municipo Vila Nova de Famalicão, en la oriento Santo Tirso, en la sudo Maia kaj en la okcidento de Vila do Conde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastrumo de Alvarelhos.

Pluras atestoj de loĝado el prahistorio, hakiloj de Abelheira, gravuraĵoj de Monte de S. Gens, ŝtoniloj trovita en la iama stacio de kaj mamoas de S. Pantaleão kaj Alvarelhos.

En romia epoko la teritorio de la municipo Trofa estis trapasata de ŝoseo necesa por la administracio de kio restis la kastrumo de Alvarelhos kaj la mejloŝtonoj. Oni trovis restaĵojn ankaŭ de visigotoj.

Oni supozas, ke unu de la plej fruaj citaĵoj konataj estas en dokumento de la monaĥejo de Moreira (Maia) de la jaro 979, kiu referencas Alvarelhos (alvarelios), São Cristovão do Muro (sanctum cristoforum) kaj Cedões (Zadones - en Santiago de Bougado).

En 1809, lokanoj de Trofa frontis francajn trupojn dum la dua franca invado de Portugalio, estritaj de la Marŝalo Soult, kiuj estis survoja al Porto. Portugala soldataro kaj lokanoj armitaj de laboriloj malhelpis ke la francaj invadantoj trapasu la riveron Ave ĉe Barca da Trofa fine de Marto 1809. La francoj devis laŭiri la riveron Ave, kaj trapasi ilin ĉe Ponto de Lagoncinha.

La Municipo Trofa estis kreita en 1998, dum la urbo Trofa, kiu estis altigita al la kategorio de urbeto en 1984, estis altigita al la kategorio de urbo en 1993.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

  • Alvarelhos e Guidões
  • Bougado (São Martinho e Santiago) (cidade da Trofa)
  • Coronado (São Romão e São Mamede) (vila do Coronado)
  • Covelas
  • Muro


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Santiago de Bougado, de Nicolau Nasoni
  • Kastrumo de Alvarelhos
  • Kapelo de Nossa Senhora das Dores
  • Parkoj Nossa Senhora das Dores kaj Dro. Lima Carneiro
  • Alameda da Estação (stacia poplejo)
  • Fervoja stacio de Trofa
  • Kulturdomoj de Trofa
  • Preĝejoj de Alvarelhos kaj de São Mamede do Coronado
  • Montoj de São Gens de Cidai kaj de Santa Eufémia
  • Kapelo de São Gonçalo
  • Arbaroj Souto da Lagoa kaj Souto de Bairros
  • Preĝejo de São Cristóvão do Muro
  • Kapelo de São Pantaleão
  • Preĝejoj de São Romão do Coronado, kapelo de Santa Euláli, de Guidões kaj krucmonumentoj de Via Sacra
  • Barca da Trofa
  • Parko de Azenhas (akvomuelejoj)
  • Cristo Rei

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trofa en la portugala Vikipedio.