Nicolau Nasoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolau Nasoni
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1691 (1691-06-02)
en San Giovanni Valdarno
Morto 30-an de aŭgusto 1773 (1773-08-30) (82-jaraĝa)
en Porto
Lingvoj portugalaitala
Ŝtataneco Grandduklando de Toskanio
Subskribo Nicolau Nasoni
Okupo
Okupo pentristo • arkitekto
Verkoj Grandmaster's Palace
Clérigos Tower and Church
vdr

Nicolau NASONI (origine Niccoló Nasoni, 2a de junio 1691 - 30a de aŭgusto 1773) estis itala arkitekto kaj pentristo, kiu laboris preskaŭ la tuton de sia vivo en Portugalio. Ĝi estis en la 18-a jarcento unu de la plej influaj figuroj de la portugalaj baroka kaj rokoka arkitekturoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en San Giovanni Valdarno, Toskanio, ricevis edukadon de 1713 ĝis 1720, en Sieno de la majstro Giussepe Nicola Nasini. Dum tiu frua periodo, li konstruis katafalkon de Ferdinando de Medici kaj triumfarkon en la Katedralo de Sieno, por la akcepto de la nova ĉefepiskopo. Samtempe, li studis arkitekturon kaj pentrarton laborante kun sia majstro en la Katedralo de Sieno. Li estis pentristo en Romo en 1723 kaj poste translokiĝis al Malto. Nasoni ricevis mendon de la nova Granda Superulo de la Ordeno de Malto por pentri tegmentojn kaj koridorojn de la Palazz tal-Gran Mastru de La Valletta.

Pro invito de Jerónimo de Távora e Noronha, li translokiĝis al Porto en 1725, kie li restos ĝis sia morto en 1773. Liaj fruaj verkoj registritaj en Porto estis freskoj sur la muroj de la katedralo en 1725; tie li enkondukis en Portugalion la iluziismajn efektojn de tiu periodo, nome quadratura. Li reformis kaj modernigis tiun katedralon, tiam ankoraŭ de stilo romanika. Li aldonis la portikon el granito (1736) de la norda fasado kaj loĝion de azuleĥoj. Li desegnis ankaŭ la du orgenojn, la absidon kaj la klostron (1733-1736).

En 1734 li desegnis la granda Episkopan Palacon de Porto, apud la katedralo, kun fasado 58 m longa. La konstruado startis nur en 1741. Nur parton de la palaco oni kompletigis dum lia vivo. En 1731 li desegnis la Turon de la Klerikoj el granito por la preĝejo de São Pedro dos Clérigos en Porto, lau fakuloj, lia plej grava verko (1732-1763). Ĝi estis ankaŭ la plej grava konstruaĵo por la renovigo de la urbo Porto dum la unua duono de la 18-a jarcento, kio igos ĝin la ĉefa urbo de la portugala baroko.

Nicolau Nasoni enkondukis en Portugalion la konkavan formon de la retablo kaj la ondecan arkon en la supra parto. Li faris grandan influon en siaj samtempuloj per siaj skulptaĵoj el ligno kovrita el orfolioj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • BASTO, A. de Magalhães: Nasoni e a Igreja dos Clérigos. Biblioteca do Porto. 1950
  • BRANDÃO, Domingos de Pinho: "A obra de Nicolau Nasoni no actual concelho de Matosinhos", separata de Revista Museu, 2ª série, nº 7, Porto, 1964
  • BRANDÃO, Domingos de Pinho: "Obra de talha dourada no concelho de Matosinhos", en Boletim da Biblioteca Pública Municipal de Matosinhos, nº 10, Matosinhos, 1963
  • FERREIRA-ALVES, Joaquim Jaime: "Nasoni, Nicolau", en Dicionário de Arte Barroca em Portugal, 1989
  • SMITH, Robert C.: Nicolau Nasoni (1691-1773). Lisboa, Livros Horizonte, 1973
  • SMITH, Robert C.: Nicolau Nasoni, arquitecto do Porto , 1966

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nicolau Nasoni en la hispana Vikipedio.