Katedralo de Porto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Katedralo de Porto
katedralokultura heredo
Bazaj datoj
Konstrustilo Romaniko • Gotika arkitekturo • Mannerist architecture • baroka arkitekturo vd
Estiĝo 1110
Lando Portugalio vd
Situo Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória
Situanta sur Terreiro da Sé
Situo
Geografia situo 41° 8′ 34″ N, 8° 36′ 40″ U (mapo)41.142818-8.611203Koordinatoj: 41° 8′ 34″ N, 8° 36′ 40″ U (mapo)
Katedralo de Porto (Porto)
Katedralo de Porto (Porto)
DEC
Katedralo de Porto
Katedralo de Porto
Situo de Katedralo de Porto
Map
Katedralo de Porto
Retejo https://www.diocese-porto.pt/pt/catedral-do-porto/
Monda heredaĵo

Fasado de la katedralo
Fasado de la katedralo
Lando  Portugalio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv
Fonto [1]
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 41° 8′ 34″ N, 8° 36′ 40″ U (mapo)41.142818-8.611203Koordinatoj: 41° 8′ 34″ N, 8° 36′ 40″ U (mapo)
Registra historio
Registrado 1996  (20-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La katedralo de Porto (en portugala: Sé do Porto), estas la episkopa sidejo de la diocezo de Porto, Portugalio. Ĝi estas en la kerno de la historia centro de la urbo, nome en la freguesía , kaj estas unu de ĝiaj ĉefaj kaj plej antikvaj monumentoj.

Ĝin oni ekkonstruis de la unua duono de la 12-a jarcento, kaj tio daŭris ĝis komenco de la 13-a jarcento. Tiu unua konstruaĵo, de stilo romaniko, suferis multajn ŝanĝojn, sed de tiu epoko restas la ĝenerala karaktero de la fasado kun la turoj kaj la bela rozvitralo, krom la interno trinava ŝirmita per barelvolbo. La volbo de la centra navo estas tenita per apogarkoj, kio faris tiun katedralon unu de la plej fruaj portugalaj konstruaĵoj kiuj uzis tiun arkitekturan elementon.

En la epoko de gotiko oni konstruis la funebran kapelon de João Gordo (ĉirkaŭ 1333), kavaliro de la Ordeno de Hospitalanoj kaj kunlaboranto de la reĝo Denizo la 1-a de Portugalio. De la epoko gotika estas ankaŭ la klostro (14a-15a jarcentoj), konstruita dum la regado de Johano la 1-a de Portugalio. En tiu katedralo okazis la nupto de la reĝo Johano la 1-a kun la angla princino Dª. Filipa de Lencastre (Philippa of Lancaster) en la jaro 1387.

La eksteron de la katedralo ege oni modifis en la epoko de baroko. Ĉirkaŭ 1772 oni konstruis novan pordon anstataŭ tiu romanika, kaj ankaŭ balustradoj kaj kupoloj de la turoj estas barokaj. Ĉirkaŭ 1736, la itala arkitekto Nicolau Nasoni aldonis belan nartekson barokan al la flanka fasado de la katedralo. Maldekstre de la absido estas grandioza altaro el arĝento, konstruita en la dua duono de la 17-a jarcento fare de kelkaj portugalaj artistoj, kiu estis savita de la rabemo de francaj trupoj en 1809 pere de gipsa muro tuj konstruita. En la 17-a jarcento ankaŭ la dekomenca romanika ĉefaltaro (kiu havis ĥorĉirkaŭirejon) estis anstataŭita pere de alia pli granda de baroka stilo. La ĉefaltaro, konstruita inter 1727 kaj 1729, estas grava verko de la baroko johana, planita de Santos Pacheco kaj skulptita de Miguel Francisco da Silva. La murpentraĵoj de la ĉefkapelo estas de Nasoni. La suda transepto estas alirejo al la klostroj de la 14-a jarcento kaj al la Kapelo de Sankta Vincento. Bel ŝtuparo de la 18-a jarcento de Nasoni kondukas al la supraj etaĝoj, en kiu paneloj de azuleĥoj montras la vivon de la Virgulino kaj La metamorfozojn de Ovidio. La katedralo disponas de tri belaj orgenoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Catedral de Oporto en la hispana Vikipedio.