Turo de la Klerikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Turo de la Klerikoj
sonorilturo
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo vd
Arkitekto Nicolau Nasoni vd
Lando Portugalio vd
Situo Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória
Situanta sur Campo dos Mártires da Pátria
Situo
Geografia situo 41° 8′ 44″ N, 8° 36′ 53″ U (mapo)41.145693-8.614615Koordinatoj: 41° 8′ 44″ N, 8° 36′ 53″ U (mapo)
Turo de la Klerikoj (Porto)
Turo de la Klerikoj (Porto)
DEC
Turo de la Klerikoj
Turo de la Klerikoj
Situo de Turo de la Klerikoj
Map
Turo de la Klerikoj
Parto de Clérigos Tower and Church vd
Posedata de Roman Catholic Diocese of Porto, Portugal vd
Monda heredaĵo
Turo de la Klerikoj
Lando  Portugalio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv
Fonto [1]
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 41° 8′ 44″ N, 8° 36′ 53″ U (mapo)41.145693-8.614615Koordinatoj: 41° 8′ 44″ N, 8° 36′ 53″ U (mapo)
Registra historio
Registrado 1996  (20-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Turo de la Klerikoj, en portugala Torre dos Clérigos, formas, kun la preĝejo, la arkitektura komplekso de la Preĝejo kaj Turo de la Klerikoj en la historia kerno de Porto, Portugalio. Ĝi estis konstruita el granito, kaj la turo mem estas pli ol 75 m alta, kaj eblas ascendi pere de interna ŝtuparo de pli ol 240 ŝtupoj. En 2013, Portugalio dediĉis porokazan moneron de 2€ al la turo. La turo kaj la preĝejo estas viziteblaj, eĉ dumnokte.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kaj la preĝejo kaj la turo estas verkoj de Nicolau Nasoni, unu de la ĉefaj montroj de la baroka arto en la portugala urbo. Ĝi ekkonstruiĝis en 1754 kaj kompletiĝis en 1763. Krom la preĝejon kaj la turon, la komplekso "de la Klerikoj" inkludis ankaŭ malsanulejon. La origina desegno inkludis du turojn, sed la duan turon neniam oni konstruis. Dum multaj jaroj la Turo de la Klerikoj estis la plej alta konstruaĵo de Portugalio. La komplekso estas Nacia Monumento ekde 1910 kaj la Turo de la Klerikoj mem estas unu de la ĉefaj simboloj de la urbo Porto.

Kvankam la fasado de la pregejo estas ege dekorita, la ĉefa juvelo de la konstruaĵo estas la turo 76 m alta al kiu oni povas supreniri por rigardi la panoramojn de Porto kaj ĉirkaĵuaĵoj. Pro ĝia situo, sur unu de la plej altaj partoj de la urbo, estas videbla el multaj punktoj de Porto, pro kio dum multaj jaroj ĝi utilis kiel referenco por ŝipoj kiuj navigis laŭ la rivero Douro. La loko kie estas la Turo de la Klerikoj ricevas la nomon "monteto de la pendumitoj" ĉar tiu estis la loko en kiu oni enterigis ekzekutitojn.

Male al la preĝejo, la ekstera parto de la turo montras stilon malpli ornamegigitan, sed ne tro for de la baroka stilo propra de la aŭtoro. Proksime de la Turo, estas la Ĝardeno de João Chagas.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Torre de los Clérigos en la hispana Vikipedio.