Saltu al enhavo

Maia (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maia
Maia
urbo de Portugalio
municipo de Portugalio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4470
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 135 306  (2011) [+]
Loĝdenso 1 617 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 8° 37′ U (mapo)41.233333333333-8.6166666666667Koordinatoj: 41° 14′ N, 8° 37′ U (mapo) [+]
Areo 83,7 km² (8 370 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Maia (Portugalio)
Maia (Portugalio)
DEC
Situo de Maia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maia (Portugal) [+]
vdr

Maia estas portugala komunumo apartenanta al la Distrikto Porto, Norda Regiono kaj subregiono Metropola Areo de Porto, kun 40 134 loĝantoj en sia urba perimetro (2015).[1]

La urbo estas sidejo de la municipo Maia kiu havas totalan areon de 82,99 km², 134 977 loĝantojn en 2021 kaj loĝdensecon de 1 626 loĝantoj por km², subdividita en 10 fregezioj. La municipo limas norde kun la municipoj Trofa kaj Santo Tirso, oriente kun Valongo, sudoriente kun Gondomar, sude kun Porto, sudokcidente kun Matosinhos kaj nordokcidente kun Vila do Conde.

La internacia flughaveno de Porto estas en la municipo Maia, nome en Pedras Rubras, Moreira, Maia, Grande Porto. La urbo troviĝas konektata kun Porto pere de la Metroo de Porto.

La areo jam estis okupita en prahistoria epoko, kion atestas multnombraj trovitaĵoj, inter kiuj la plej grava estas la nomita la Pedra Partida de Ardegães en la fregezio Águas Santas. El la epoko de la Romia Imperio oni trovis nekropolojn, ceramikon, pecojn da ŝoseoj, mejloŝtonojn, ĉefe laŭ la romia vojo Bracara-Cale (Braga-Porto) kiu trairis ĉe Maia.

En la Mezepoko la familio Mendes da Maia ludis gravan rolon en la disvolvigo de la areo, kaj ankaŭ de la formado de la praŝtato en la nordo de Portugalio. Ŝajne la unua prauloj de la stirpo, nome Abu-Nazr Lovesendes, Trastamiro Aboazar kaj Gonçalo Trastamires, rilatis al la leona reĝo Ramiro la 2-a.

En la 12-a jarcento la kavaliro Gonçalo Mendes da Maia ludis gravan rolon en la kreado de la Regno Portugalio kaj la kronigo de la reĝo D. Afonso la 1-a. En la epoko de la Portugalaj malkovroj, granda parto de la veloj por la portugalaj karaveloj estis teksitaj per teksiloj de la regiono.

La 15an de Decembro 1519, la reĝo D. Manuelo la 1-a havigis foruon al la municipo Maia. Tiam la municipo Maia estis formita de 55 fregezioj (1527), kaj komence de la 18-a jarcento ĝis 1836, estis formita de 44 fregezioj kaj enhavis la tutan teritorion inter Leça kaj Ave kaj kelkajn zonojn sude de Leça, lime oriente kun la Terra do Sousa.

En Maia trapasis dum la dua franca invado la armeo de Napoleono Bonaparto, estrita de la generalo Soult, survoje al Porto.

En la Liberala Revolucio de Porto de 24a de aŭgusto 1820, partoprenis, krom regimentoj de infanterio kaj de artilerio, ankaŭ milicoj de Porto kaj Maia.

En 1832, D. Petro la 1-a, unua imperiestro de Brazilo kaj Regento de Portugalio nome de Dona Maria la 2a, elŝipiĝis kun armeo de 7 500 homoj sur la Strando de la Memoro, fregezio Mindelo, tiam apartenanta al la muunicipo Maia, kiuj sekvis poste al Pedras Rubras, kie la plimulto kampadumis antaŭ sekvi al Porto. Maia estis tial la unua regiono en Kontinenta Portugalio kiu vidis la venkon de la liberala flago. En la du sekvaj jaroj, la municipo Maia vidis avancojn kaj retroenirojn de la liberakaj kaj absolutistaj trupoj, kaj ludis gravan centron en la Portugala Enlanda Milito.

La proksimeco al la grandurbo Porto rezultis en kresko de la loĝantaro el ĉirkaŭ 20 000 loĝantoj komence de la 20-a jarcento al ĉirkaŭ 135 000 aktualak, tio estas pli ol sesobliĝis la loĝantaro.

Fregezioj

[redakti | redakti fonton]

La municipo Maia havas la jenajn fregeziojn:

  • Águas Santas;
  • Castêlo da Maia;
  • Cidade da Maia;
  • Folgosa;
  • Milheirós;
  • Moreira;
  • Nogueira e Silva Escura;
  • Pedrouços;
  • São Pedro Fins;
  • Vila Nova da Telha.


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Sanktejo Maria de N. Sra. do Bom Despacho (iama preĝejo de S. Miguel de Barreiros (nune Maia)).
  • Monaĥejo de Divino Salvador de Moreira
  • Preĝejo de Nossa Senhora da Maia
  • Sanktejo de Nossa Senhora do Bom Despacho
  • Piramidoj kaj Pordegoj de Maia
  • Placo Doutor José Vieira de Carvalho
  • Statuo kaj Turo de Lidador
  • Forumo de Maia
  • Bienoj Quinta da Gruta kaj Quinta da Caverneira
  • Muzeo de Historio kaj Etnologio de Terra da Maia
  • Placo de Exército Libertador (Liberiga Armeo)
  • Bestoĝardeno de Maia
  • Monaĥejo de Águas Santas
  • Parko de Avioso

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Maia en la portugala Vikipedio.