Hipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belga veturilo kun tipaj hipiaj desegnoj kaj sloganoj

Hipio (el la angla hippy t.e. hip "ŝika") aŭ "La generacio de 1968" estas nomo por tiuj junuloj, kiuj dum la 1960-aj jaroj kaj la 1970-aj jaroj en Eŭropo, Nordameriko kaj Japanio ribelis kontraŭ siaj gepatroj kaj ties socio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ili subite trovis sin neglektataj de generacio, kies ĉefa okupo estis mono, kaj de socio, kiu instigis al malpaco kaj milito. La nova populara muziko kaj la novaj gravedpreventiloj donis al ili impreson pri libereco, kio kondukis al senzorgaj vestaĵ- kaj harar-modoj inspiritaj de Hindio kaj Romantikismo, kaj liberaj sintenoj al amoro kaj kelkaj drogoj, precipe mariĥuano, haŝiŝo kaj psikedelaĵoj kiel LSD. La hipioj deziris ŝanĝi la mondon, kaj faris tion per protestomarŝoj (ĉefe kontraŭ la Usona interveno en Vjetnamio), malemo eniri la normalan socion, kaj aliĝo al alternativaj movadoj kaj idealoj, interalie Esperanto. Tiel, oni povas diri, ke la tempo de la hipioj estis flor-tempo por Esperanto. Multaj hipioj eksperimentis per alternativaj famili-strukturoj, kiel familia komunumo.

Hipivojo (en angla Hippie trail[1]) estas nomo havigita por translanda vojo fare de membroj de la hipia subkulturo kaj aliaj veturantoj el la mezo da la 1950-aj jaroj ĝis fino de la 1970-aj jaroj[2] veturantaj el Eŭropo kaj Okcidenta Azio tra Suda Azio kiel ĉe Afganio, Pakistano,[3] Barato, Nepalo, Srilanko, Bangladeŝo ĝis Tajlando. La hipivojo estis formo de alternativa turismo, kaj unu el la ŝlosilaj elementoj estis veturado tiom malmultekoste eble, ĉefe etendante la longdaŭron eksterhejme. La termino "hipio" iĝis aktuala meze ĝis fine de la 1960-aj jaroj; "beatnik" estis antaŭa termino por la finaj 1950-aj jaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La hipia kulturo estis nomita la kontraŭkulturo, ĉar ĝi staris kontraŭ la kulturo de la gepatroj. Ĝi fontis el antaŭa movado bitnikoj. Usonaj junuloj laboris pli la religian flankon de la movado kaj esploris malpli formalajn versiojn de kristanismo, novpaganismo, hinduismo (Hare Kriŝna) kaj budaismo. Multaj sektoj logis junulojn. Oftis sinkretismo inter tiuj religioj. Oni valoris la mistikon pli ol la racia sperto de diaĵoj. Tiuj movadoj estis la eko de Nova Erao. En Okcidenta Eŭropo, la junulaj movadoj pli esploris maldekstrisman politikon ekster la sovet-komunisma rigido. Anarĥiismo, situaciismo, trockismo, feminismo, ekologiismo, kontraŭrasismo estis studataj. Ĉe kelkaj, tiuj influoj pelis ilin al pli radikala revolucio, kiun dum la 1970-aj klopodis kelkaj terorismaj grupoj.

Eventoj: Woodstock-festivalo - Vjetnama milito - Franca majo de 1968 - Praga Printempo - Milito de Alĝerio - Studenta movado en Meksiko

Personoj inspirintaj la hipian movadon, aŭ devenaj de tiu: Beatles - Bob Marley - Jimi Hendrix - Karl Marx - J.R.R. Tolkien - Mao Zedong - Che Guevara - Fidel Castro - Martin Luther King - Mohandas Karamchand Gandhi - Herbert Marcuse - Timothy Leary - Daniel Cohn-Bendit - Rudi Dutschke - Joseph Martin Fischer - Jesuo Kristo - Maharishi - Charles Manson

Lokoj Sorbono - (Parizo) - Universitato de Okcidenta Berlino - Ibizo - Goao - Christiania - Universitato de Kalifornio, Berkeley

Rilataj aferoj: Malvarma milito - Atombombo - La Mastro de la Ringoj - Malkoloniigo - Symbionese Liberation Army - Black Panthers - Black Power - Amfora epoko - Majtrejo - yippie

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Famaj sloganoj de la hipioj estis:

  • Make love, not war! (angle [mejk lov not ŭo] "Amoru, ne militu!")
  • Peace and love (angle [pisn lov] "Paco kaj amo")
  • Flower power (angle [flaŭa paŭa] "Flora potenco" (kaj ne de armiloj))
  • Soyez réaliste, demandez l'impossible (france "Estu realisma, petu neeblaĵon")
  • Never trust anybody over 30 (angle "Neniam fidu pli-ol-30-jarulojn")
  • Sex and drugs and rock & roll ( angle "Seksumo, drogoj kaj rokmuziko")

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

Kiam hipioj maljuniĝis, pluraj evoluis al pli seriozaj kaj realismaj opinioj. Ili organiziĝis en pacismaj, ekologiismaj, homrajtaj ne-registaraj organizoj celantaj plibonigi la mondon. Kelkaj tamen ne kapablis toleri la efikon de drogoj kaj neordinaraj vivmanieroj. Aliaj forlasis sian hipiecon kaj akceptis la burĝan socion.

Tamen, iom da ilia influo restis, kaj la nuna socio, kvankam taksas hipiojn tro naivaj, estas pli tolerema pri sekso, drogoj, religio, modo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A Brief History of the Hippie Trail. Arkivita el la originalo je 28a de Julio 2020. Alirita 8a de Majo 2015.
  2. . Touch the Sky: the Hippie Trail and other forms of alternative tourism. Arkivita el la originalo je 7a de Junio 2018. Alirita 30a de Januaro 2017.
  3. "The Lonely Planet Journey: The Hippie Trail", Independent, 5a de Novembro 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]