Hipivojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hipivojo.
Hipioj en Kabulo, 1976.

Hipivojo (en angla Hippie trail[1]) estas nomo havigita por translanda vojo fare de membroj de la hipia subkulturo kaj aliaj veturantoj el la mezo da la 1950-aj jaroj ĝis fino de la 1970-aj jaroj[2] veturantaj el Eŭropo kaj Okcidenta Azio tra Suda Azio kiel ĉe Afganio, Pakistano,[3] Barato, Nepalo, Srilanko, Bangladeŝo ĝis Tajlando. La hipivojo estis formo de alternativa turismo, kaj unu el la ŝlosilaj elementoj estis veturado tiom malmultekoste eble, ĉefe etendante la longdaŭron eksterhejme. La termino "hipio" iĝis aktuala meze ĝis fine de la 1960-aj jaroj; "beatnik" estis antaŭa termino por la finaj 1950-aj jaroj.

En ĉiu grava haltejo de la hipivojo, estis hoteloj, restoracioj kaj kafejoj por okcidentanoj, kiuj estis ligitaj per reto unu kun la sekva laŭlonge de la vojo orienten kaj okcidenten. La hipioj kutime interagadis kun la lokanoj pli ol la tradiciaj turistoj.[1]

La hipivojo finiĝis fine de la 1970-aj jaroj ĉefe pro la Irana Revolucio rezulte en kontraŭ-okcidenta registaro, kaj pro la Sovet-Afgana milito (1979-1989), kiuj fermis la vojon al okcidentaj veturantoj.[4][1][5]

Ekde la malfruaj 1960-aj jaroj, Afganio estis populara ero de la fama Hipivojo, altirante multajn eŭropanojn kaj amerikanojn. El Irano la vojo kondukis tra diversaj afganaj provincoj kaj urboj, interalie Herato, Kandaharo, kaj Kabulo, antaŭ transiro al norda Pakistano, norda Barato, kaj Nepalo.[6][7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 A Brief History of the Hippie Trail. Arkivita el la originalo je 28a de Julio 2020. Alirita 8a de Majo 2015.
  2. . Touch the Sky: the Hippie Trail and other forms of alternative tourism. Arkivita el la originalo je 7a de Junio 2018. Alirita 30a de Januaro 2017.
  3. "The Lonely Planet Journey: The Hippie Trail", Independent, 5a de Novembro 2011.
  4. The Hippie Trail: See how Lonely Planet was born. Alirita 2022-05-14.
  5. . Legacy of the hippie trail (angle) (2007-08-13). Alirita 2022-05-14.
  6. Origins of the hippie trail. Arkivita el la originalo je 2020-11-11. Alirita 13-a de junio 2020. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-11-11. Alirita 2021-09-13.
  7. The hippie trail. Arkivita el la originalo je 2021-03-08. Alirita 13-a de junio 2020. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-03-08. Alirita 2021-09-13.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • MacLean, Rory (2008), Magic Bus: On the Hippie Trail from Istanbul to India, London, New York: Penguin Books, Ig Publishing.
  • Brosnahan, Tom (2004), Turkey: Bright Sun, Strong Tea: on the Road with a Travel Writer, Istanbul, New York: Homer Kitabevi, Travel Info Exchange.
  • Dring, Simon (1995) On the Road Again BBC Books ISBN 0-563-37172-2
  • A Season in Heaven: True Tales from the Road to Kathmandu (ISBN 0864426291; compiled by David Tomory) - accounts by people who made the trip, mostly in search of enlightenment.
  • Hall, Michael (2007) Remembering the Hippie Trail: travelling across Asia 1976-1978, Island Publications ISBN 978-1-899510-77-1
  • Silberman, Dan (2013) In the Footsteps of Iskander: Going to India, Amazon.com, Amazon.UK ISBN 978-1-61296-246-7


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hippie trail en la angla Vikipedio.