Abela ofriso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Abela ofriso
OphrysApifera.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonuloj Monocotyledones
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Orkidacoj Orchidaceae
Subfamilio: Orkidoideoj Orchidoideae
Tribo: Orkideoj Orchidae
Genro: Ophrys
Ophrys apifera
Huds. 1762
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La abela ofriso[1]abela ofrio[2] (latine Ophrys apifera) estas plantospecio, apartenante al la ordo asparagaloj (Asparagales), familio orkidacoj (Orchidaceae), genro ofrisoofrio (Ophrys). Ĝi estas forte protektita plantospecio en Hungario.

Vivejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ŝatas la kalkan grundon, la marĉajn herbejojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Floro de abela ofriso

Ĝi altas 20–50 cm, la foliaj pedunkloj longas 6–10 c, larĝas 2-3,5 cm. La folioj mem longetaj aŭ ovo-lancoformaj.

Ĝia grapolo estas longeta, loza, kun 3–10 floroj. La eksteraj tepaloj rozkoloraj aŭ blankaj. La du internaj tepaloj estas haraj, alenoformaj, verdete rozkoloraj, grandas nur 2–4 mm.

Ilustración

Ĝi polenas sin, floras en majo-junio en Mez-Eŭropo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. la nomo ofriso aperas en la mezgranda hungara-esperanta vortaro de 1996, la nomo ofrio aperas en PIV 2005
  2. abela ofrio en vortaro.net