Diskuto:Abela ofriso
En PIV, la genro Ophys nomiĝas ofrio, ne ofriso. http://vortaro.net/#ofrio Mi pensas ke oni anstataŭu 'ofriso' per 'ofrio'.
- Hungara-Esperanta mezvortato (presita) uzas la formon ofriso. Kiu verkas en tiu reta vortaro? En mia presita PIV ne estas aldonata la menciita ofrio, ofriso.
- Interreta versio de PIV estas senpaga versio de la presita Nova Plena Ilustrita Vortaro 2005. Mi trovis ankaŭ la fakvorton 'ofrio' en tiu reta biologia enciklopedio
- Aliflanke, mi tre-tre interesiĝus pri tiu meĥanismo, laŭ kiu aperis en PIV 2005 la nomo afrio. Kiu elektis, se jam ekzistis formo por tiu planto? Kial li/ŝi decidis uzi formon de ofrio kaj ne ofriso??? Ĉu li/ŝi konsultis kun iu? Kiu decidas pri tiuj novaj kapvortoj? Kiom da homoj? Unu-du francoj? Pro tiuj ĉi kaj similaj demandoj mi pli kaj pli perdas la laboremon, agademon por Esperanto.Narvalo (diskuto) 07:29, 13 Sep. 2014 (UTC)